Simon Carmiggelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simon Carmiggelt
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1913 (1913-10-07)
en Hago
Morto 30-an de novembro 1987 (1987-11-30) (74-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Subskribo Simon Carmiggelt
Familio
Gefratoj Jan Carmiggelt vd
Profesio
Okupo verkisto • kolumnisto • ĵurnalistoscenaristo • poeto • rezistobatalanto vd
Laborkampo poezioliteraturoĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Simon Carmiggelt (1973)
Simon Carmiggelt

Simon CARMIGGELT (Hago, 7-a de oktobro 1913 – Amsterdamo, 30-a de novembro 1987) estis Nederlanda aŭtoro kaj ĵurnalisto, precipe konata pro siaj kolumnoj en la gazeto Het Parool.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Hago, kie li vivis sian junaĝon. Li devenis de socialisma, tre kontraŭ-faŝista medio.

Li komencis sian karieron kiel ĵurnalisto. Kiam li laboris ĉe la Haga socialisma Het Volk (la Popolo) kiel recenzisto pri teatro kaj filmo, li komencis verki siajn kolumnojn sub la nomo Kleinigheden (Etaĵoj).

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La Germanoj konfiskis ĉiujn presmaŝinojn. Proteste je tio Cartmiggelt foriris de la gazeto kie li laboris. Li eklaboris kiel libera verkisto, redaktis ekzemple raportaĵojn de psikologia fondaĵo, verkis detektivromanon en ĉiutagaj sinsekvoj k.t.p.

Pere de amikoj, en Amsterdamo li implikiĝis en la kontraŭleĝa rezistada gazeto Het Parool, kiun li helpis produkti kaj distribui. Okaze de razio, li estis enkarcerigita. Lia frato intertempe mortis en koncentrejo Vught.

Kiam li estis liberigita pro manko de pruvoj, Carmiggelt tuj ree eklaboris en la "kontraŭleĝeco". Dum la lasta militojaro li estis redaktoro de Het Parool.

Poste[redakti | redakti fonton]

Postmilite, Het Parool fariĝis normala gazeto; Carmiggelt estis redaktoro pri la rubriko "arto". Li verkis recenzojn pri teatro kaj filmo. Pliposte li ekverkis tiugazete denove siajn kursivaĵojn, kiel oni nomas liajn mallongajn skizojn, kiuj pleje famigis lin.

Ĉe lia morto en 1987 pli ol 10.000 da ili estis aperintaj. Dum jaroj, ĉiujare aperis libroforme elekto el la kursivaĵoj, foje ilustritaj de amikoj-ilustristoj kiel Peter Vos, Charles Boost, Otto Dicke aŭ Peter van Straaten.

Reputacio[redakti | redakti fonton]

La kursivaĵoj de Carmiggelt estas sufiĉe unikaj en la nederlanda literaturo. Ilia stilo estas tre apuda al ĉiutaga babilado, sed samtempe tre rafinita. Carmiggelt verkis en plej diversaj lokoj: hejme, sur benko en parko, en kafejo, sur teraso ktp...

En 1974 li ricevis la plej prestiĝan nederlandan literaturan premion, la P.C.Hooft-premion.

Lia verkaro[redakti | redakti fonton]

Estas preskaŭ senfina la listigo de liaj libro-titoloj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 2002 aperis Morgaŭ denove ni vidu en traduko de Gerrit Berveling.