Brunnadern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brunnadern-Neckertal (stacidomo).
Brunnadern
Blazono de Brunnadern
Blazono de Brunnadern
Brunnadern
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Sankt-Galo
Komunumo(j) Neckertal
Koordinatoj  47° 20′ 0″ N 9° 8′ 0″ O / 47.33333 °N, 9.13333 °O / 47.33333; 9.13333 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 0″ N 9° 8′ 0″ O / 47.33333 °N, 9.13333 °O / 47.33333; 9.13333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 878
Areo 6,69 km²
Alteco 660 m super marnivelo
Poŝtkodo 9125
Mapo de Brunnadern
vdr

Brunnadern estas iama politika komunumo de la elektodistrikto Togenburgo en Kantono Sankt-Galo, Svislando, kiu ek de la 1-a de januaro 2009 estas parto de la komunumo Neckertal. Brunnardern havis 878 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Brunnadern situas en Togenburgo en la valo de la rivero Necker, alfluanto de la rivero Turo. Krom la ĉefa vilaĝo al la iama komunumo apartenis multnombraj frakcioj, nome Chrüzweg, Spreitenbach, Furt kaj Taa, Bitzi, Waldschwil, Vögelisegg, Steig, Haselacker, Schwendi, Niderwil, Reitenberg, Homberg kaj Hinteregg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo havas stacidomon ĉe la trajnlinio de Lucerno tra Rapperswil kaj Wattwil al Sankt-Galo de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj. Tra Brunnadern ankaŭ pasas poŝtaŭtobuslinioj. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 8 de Wil al Apencelo kiu en la vilaĝocentro deflankiĝas la kantona vojo n-ro 30 trans la pasejo Wasserfluh al Wattwil.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Brunnadern datiĝas el la jaro 1377 kiel Brunadran. En mezepoko la komunumo apartenis al la Grafoj de Togenburgo kaj poste al la Princabatejo Sankt-Galo. Post la epoko de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Brunnadern fariĝis propra politika komunumo.[1]

En publika baloto de la 21-a de oktobro 2007 la loĝantoj de Brunnadern jesis al kunfandiĝo de Brunnadern kun la komunumoj Mogelsberg kaj Sankt-Peterzell al la nova komunumo Neckertal.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Bildoj[redakti | redakti fonton]