La libroj de ĝangaloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Jungle Book
novelaroliteratura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Rudyard Kipling
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1894
Loko Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Eldonejo Macmillan Publishers
Ĝenro didactic literature • rakontado
Loko de rakonto Barato • Lost city
vdr
The Second Jungle Book, angla eldono el la jaro 1895.

La libroj de ĝangaloj (1894-1895, The Jungle Books) estas duparta libro de aventuremaj rakontoj kaj noveloj, kiujn verkis angla verkisto Rudyard Kipling, portanto de Nobel-premio pri literaturo por la jaro 1907. La unua parto estis eldonita en la jaro 1894 sub nomo Libro de ĝangaloj (The Jungle Book) kaj je unu jaro pli poste sekvis daŭrigo kun titolo La dua libro de ĝangaloj (The Second Jungle Book). Sed la fiksita nuntempa eldonista praktiko estas tia, ke ambaŭ partoj estas kutime eldonita en unu volumo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La rakontoj okazas (krom unu el la unua libro kaj unu el la dua libro) en la pluvarbaroj de Hindio kaj moviĝas ĉirkaŭ la rilatoj de bestoj kaj homoj, ĉu temas pri frateco (Moŭgli-rakontoj), amikeco ("Riki-Tiki-Tabi") aŭ mortigo (La blanka fokedo). Multaj el la rakontoj fanfaronas pri matura tono kaj inkluzivas sufiĉe da perforto, supozeble kun la celo doni realisman senton. Ĉiu rakonto estas akompanata de poemo rilata al ĝi. La plej konataj el la rakontoj estas la tri rakontoj de la unua libro kiuj traktas la forlasitan Moŭgli kromnomata "homan hundidon" kreskigitan fare de hindaj lupoj en la hinda ĝangalo. La inspiro por la rakontoj venis de la vizito de Kipling al Penc Nacia Parko en Barato.

Enhavo de unuopaj libroj[redakti | redakti fonton]

La ĉefrolulo estas Moŭgli, homa knabo kreskanta inter la bestoj de la ĝangalo, nome sovaĝinfano. Malamiko de li estas la tigro Ŝir H.

La libro de ĝangaloj[redakti | redakti fonton]

  • La fratoj de Maŭglí
  • La ĉasanta Ká
  • Tigro! tigro!
  • La blanka otario
  • Rikki-tikki-tavi
  • Tumai, ŝatanto de elefantoj
  • Servistoj de Ŝia Moŝto

La dua libro de ĝangaloj[redakti | redakti fonton]

  • Kie aperis timo
  • Miraklo de Purun Bhagat
  • Invado de ĝangalo
  • Tombistoj
  • Ankuso de reĝo
  • Quiquivern
  • Rustkolora hundo
  • La printempa kurado

Filmigoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]