János Domokos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Domokos
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1921 (1921-10-14)
en Macea
Morto 23-an de julio 1987 (1987-07-23) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo Literatura tradukisto • literatura eldonisto
vdr

DOMOKOS János (domokoŝ) estas hungara kamparanpartia politikisto, libroeldoneja gvidanto, tradukisto naskita en Macea la 14-an de oktobro 1921 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de julio 1987.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Domokos komencis siajn studojn en Arad, sed li abitirientekzameniĝis en 1941 en Győr. En aprilo de 1945 komisie de Ferenc Erdey li organizis la Nacian Kamparan Partion en departemento Győr-Moson. Li iĝis ĵurnalisto, dekretario de partio, ekde 1948 ano de komunista partio. Inter septembro de 1948 kaj julio de 1949 li estis prefekto de Debrecen kaj de departemento Hajdú. Ekde 1949 li estis gvidanto de Literatura Ĉefsekcio de Popolkultura Ministerio. Inter 1951-54 li estis lektoro de Szépirodalmi Kiadó (Beletristika Eldonejo), pli poste ĉefredaktoro de Új Magyar Kiadó (Nova Hungara Eldonejo, kio en la fino de 1956 prenis la nomon Európa Könyvkiadó (Eŭropa Libroeldonejo). Inter 1956-64 li estis literatura gvidanto, ekde 1-a de januaro 1965 ĝis sia morto li estis ĝia direktoro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mai román elbeszélők, red., 1953;
  • Ion Creangă: Fehér Szerecsen, elektitaj verkoj, red., antaŭparolo, Bp., 1960;
  • Kihajtott a bükk levele. Román népballadák és népdalok (Kun V. János András), Bk.-Bp., 1961;
  • Világirodalmi dekameron. Válogatás a világirodalom legszebb elbeszéléseiből az ókortól a XX. századig I-II., elektis, redaktis [kun Görög Lívia], 1966;
  • Huszadik századi dekameron. Válogatás századunk legjobb ebeszéléseiből, antologio, elektis, redaktis, 1968;
  • A világirodalom legszebb elbeszélései az ókortól a XX. századig I-III., antologio, elektis, redaktis, 1971;
  • A Párizsi Kommün napjai, dokumentkolekto, 1973;
  • Vietnam. Egy évszázad háborúban, dokumentkolekto, 1975.

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mihail Sadoveanu: Örvény felett, rakontoj, elektis, redaktis, postparolis, 1956;
  • T. Nicuţă: Nagy fiú lettem, romaneto., 1958;
  • M. Sadoveanu: Medveszem, rakontoj, elektis, tradukis, 1960;
  • Panait Istrati: Pusztai bogáncsok, romanetoj, rakontoj [kun Horváth Henrik], Bk., 1961;
  • M. Sadoveanu: Kisvárosi csendélet, rromano, 1962;
  • M. Sadoveanu: Virágöböl, tri romanetoj (kun László Lőrinczi kaj Ádám Réz), postparolo, Bp., 1963;
  • M. Sebastian: Menedék, r., 1965;
  • P. Istrati: Kyra Kyralina [kun Horváth Henrik], 1965;
  • M. Sadoveanu: Válogatott művek, elekttis, redaktis. [Kun V. András Jánosl], I-III. köt., 1966.

Fonto[redakti | redakti fonton]