Panait Istrati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Panaït Istrati

Panait ISTRATI estis rumana verkisto kiu uzis ĉefe la francan kaj naskiĝis kiel Gherasim Istrati en la orientrumania urbo Brăila la 11an de aŭgusto 1884 kaj mortis en Bukareŝto la 16an de aprilo 1935.
Li debutis en 1907 kaj poste famiĝis precipe pro siaj verkoj franclingvaj.
Kelkaj tekstoj liaj aperis en Esperanta traduko en periodaĵoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la filo de malriĉa lavistino kaj greka kontrabandisto, kiun li neniam konis. Juna li jam ege emis legi, sed devis labori kiel kelnero kaj kolportisto. Li ekverkis por socialistaj rumanaj ĵurnaloj.

En 1910 li partoprenis en la organizado de striko en Brăila. Poste li foriris kaj veturis tra Bukareŝto, Istanbulo, Kairo, Napolo, Parizo (1913-1914) kaj Svisio, kie li setlis espere saniĝi el tuberkulozo. Li edziĝis dufoje, ambaŭkaze malsukcese. Revenis mallonge al Rumanio, kie li klopodis vivteni sin kiel farmisto, sed denove malsukcese.

Li amikiĝis en svisa kontraŭtuberkuloza malsanulejo kun la cionista verkisto Josueo Jehuda, kiu enkondukis lin en la verkado en la franca.

La ekonomia situacio de Istrati estis malbonega: tio, kun liaj malsano kaj depresio pelis lin al sinmortigo en 1921, kiam li veturis al Nico. Lia edzino sukcesis malhelpi tion; ĉirkaŭ tiam li ekkorespondis kun Romain Rolland. En 1923 Istrati publikigis sian rakonton Kyra Kyralina kun enkonduko de Rolland. Tiu rakonto estos la unua de la ciklo Adrien Zograffi. Rolland fasciniĝis pro la malfacila vivo de Istrati kaj kuraĝigis lin verki por publikigi siajn rakontojn en la revuo kiun li kaj Henri Barbusse eldonis, Clarté (Heleco). La sekva grava verko de Istrati estis la novelo Codine.

Istrati kaj komunismo[redakti | redakti fonton]

Istrati kunhavis la maldekstrajn idealojn de Rolland kaj, kiel tiu, li miris la okazigon de la Oktobra revolucio. En 1927, koincide kun la deka jariĝo de tiu, li vizitis Sovetunion. Dum la unua parto de tiu veturado li estis akompanata de la rusa ambasadoro en Francio Christian Rakovsky (kiu poste suferos reprezaliojn pro kontraŭstaro al Stalino). Istrati konis grandan parton de la eŭropa zono de Sovetunio kaj ĉeestis celebrojn revoluciajn en Moskvo kaj Kievo. En Moskvo li koincidis kun estonta amiko, la greka verkisto Nikos Kazantzakis. Istrati esprimis al Victor Serge la deziron akiri la sovetian ŝtatanecon. Serge kaj Kazantzakis petis tion, sed ne venis respondo.

Post malfacila ĉeesto en Grekio (1928-29), kaj forpelo fare de la polico, li revenis en Sovetunion kaj veturis al Moldavio, Niĵnij Novgorod, Bakuo kaj Batumi. Istrati seniluziiĝis de la diktatoreco de Stalino kaj estis unu el la unuaj intelektuloj kiuj montris publike kritikojn (poste same faros Arthur Koestler, André GideGeorge Orwell). Istrati denuncis la persekutadon de la malnovaj bolŝevistoj kaj amasmortigadojn. En decembro de 1928 li sendis siajn opiniojn skribe al OGPU.

Post tiam li suferis konscikrizon, ĉar oni ekkonsideris lin kiel trockista kaj eĉ kiel faŝista fare de siaj eksamikoj komunistaj, inter aliaj de Henri Barbusse, kiu ege atakis lin. Rolland male estis pli diskreta en tiu polemiko. Istrati, kiu resaniĝis el la tuberkulozo en Nico, revenis al Rumanio tute seniluzia.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Post la kontraŭstaro al la stalina reĝimo, la politikaj ideoj de Istrati ambiguiĝis. La 8an de aprilo de 1933 li publikigis artikolon en la franca gazeto Les Nouvelles Littéraires kiu titoliĝis «L'homme qui n'adhère à rien» («La homo kiu al nenio aliĝas»). Istrati estis persekutata de la rumana sekreta polico Siguranţa Statului kaj eble pro tio publikigis en Cruciada Românismului (La rumana krucmilito), ĵurnalo de la faŝisma grupo Fergvardio. Fakte Istrati rilatiĝis al Mihai Stelescu, kiu estis elektita deputito en la Parlamento el la Fergvardio en 1933 kaj kiu poste abandonis la grupon, pro kio oni mortigis lin. Ankaŭ Istrati estis foje atakita de grupoj de la Fergvardio.

Izolita kaj senprotekta, Panait Istrati mortis en la Filareta Malsanulejo de Bukareŝto. Lia korpo estis enterigita en la tombejo Bellu.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Novelaroj
  • La Jeunesse d'Adrien Zograffi : Codine - Mikhaïl - Mes départs - Le Pêcheur d'éponges (ISBN 2-07-037592-7)
  • Les Récits d'Adrien Zograffi : Domnitza de Snagov (ISBN 2-07-037494-7)
  • Les Récits d'Adrien Zograffi : Kyra Kyralina (ISBN 2-07-037253-7)
  • Les Récits d'Adrien Zograffi : Oncle Anghel
  • Vie d'Adrien Zogfraffi : La maison Thüringer - Le bureau de placement - Méditerranée (Lever de soleil) - Méditerranée (Coucher de soleil) (ISBN 2-07-037593-5)
Romanoj
  • Le Refrain de la fosse. Nerrantsoula, Éditions de France, 1927
  • Les Chardons du Baragan, Grasset, kol. « Les Cahiers Rouges », 1928
Atestaĵo
  • Vers l'autre flamme après seize mois dans l'U.R.S.S., 1929 ; Gallimard, 1987

En 2006, la Éditions Phebus publikigis 3 volumojn de preskaŭkompleta verkaro, preparitajn kaj prezentitajn de Linda Lê (ISBN 2752901348) (ISBN 2752901552) (ISBN 2752901674)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mircea Iorgulescu, Panaït Istrati, Ed. Oxus, kol. « Les Roumains de Paris », Paris, 2004 (ISBN 2-84898-037-0)
  • Boris Souvarine, Souvenirs sur Isaac Babel, Panaït Istrati, Pierre Pascal, Champ libre, 1985 (ISBN 285184-155-6)
  • Monique Jutrin-Klener, Panaït Istrati, un chardon déraciné, Maspero, 1970
  • Jeanne-Marie Santraud, Elisabeth Geblesco, Catherine Rossi, Monique Jutrin-Klener, Martha Popovici, Hélène Lenz, Daniel Lérault, Les Haïdoucs dans l'œuvre de Panaït Istrati, L'Harmattan, 2002
  • Jean-François Bacot, "Panaït Istrati ou la conscience écorchée d'un vaincu" in Moebius : Écritures / Littérature, Numéro 35, hiver 1988, p. 95-114, eldonejo Triptyque (Montrealo). http://id.erudit.org/iderudit/15212ac

Notoj[redakti | redakti fonton]