Institut Géographique National

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Institut Géographique National
emblemo
ŝtata entrepreno • établissement public • national mapping agency
Komenco 1-a de januaro 2012 vd
Antaŭe Institut géographique national (France) vd
Geografia situo 48° 50′ 41″ N, 2° 25′ 26″ O (mapo)48.84482.42379Koordinatoj: 48° 50′ 41″ N, 2° 25′ 26″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Saint-Mandé
Adreso 73 avenue de Paris 94165 / SAINT-MANDE CEDEX
Institut Géographique National (Parizo)
Institut Géographique National (Parizo)
DEC
Institut Géographique National
Institut Géographique National
Map
Institut Géographique National
Moto L'information grandeur nature.
Membro de Konsorcio Couperin • EuroGeographics • Council of European Geodetic Surveyors vd
Filioj IGN FI vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo national public establishment of an administrative nature
vdr

La Nacia Geografia Instituto (france Institut Géographique NationalIGN) estas la nacia geografia instituto de Francio. Temas pri ŝtata institucio, kies tasko estas la kreo, flego kaj disvastiĝo de geografiaj informoj pri Francio.

Altlernejo[redakti | redakti fonton]

La nacia instituto havas altlernejon pri la fako geografio kun la nomo École nationale des sciences géographiques (ENSG) en la planurbo Marne-la-Vallée ĉe la orienta rando de Parizo. La eduko en la nacia altlernejo daŭras 3 jarojn kaj kvalifikigas por 14 profesioj, interalie kartografoj, geografiaj teknikistoj kaj inĝenieroj.

Esploraj instituoj[redakti | redakti fonton]

Ligitaj estas kvar esploraj instituoj, kiuj kontroliĝas fare de la nacia instituto: la instituto COGIT specialiĝis pri geografiaj informaj sistemoj kaj kartografio, la instituto MATIS pri la fako "fotogrametrio", la instituto LOEMI pri teknikaj helpiloj por geografia esplorado kaj la instituto LAREG, laboratorio pri geoezio. La nacia instituto publikigas plurajn seriojn de mapoj pri Francio, interalie reliefajn mapojn, historiajn mapojn[1], el-satelitajn kaj el-aviadilajn fotojn, kaj sub sia emblemo ankaŭ disvastigas mapojn de ekster-franciaj regionoj kaj urboj.

Geografia centro de Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Dum 1989, sciencistoj de la nacia geografia instituto de Francio elkalkulis, ke la geografia centro de Eŭropo troviĝu ĉe la koordinatoj 54° 54′ N 25° 19′ O / 54.900 °N, 25.317 °O / 54.900; 25.317 (mapo), en la vilaĝo Purnuškės en Litovio, 17 kilometrojn norde de la urbo Vilno. La kalkulo konsideris la sekvajn limojn de Eŭropo[2]:

Dum la jaroj post la disfalo de Sovetunio, kiam multaj ŝtatoj de la eksa Orienta Bloko tre engagiĝis pri integriĝo al la Eŭropa Unio, tiu punkto, kiun multaj okcident-eŭropanoj supozus pli okcidente kaj pli sude, havis simbolan signifon. En Purnuškės konstruiĝis Eŭropa parko (litove Europos parkas).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. historiaj mapoj de IGN. Arkivita el la originalo je 2005-10-15. Alirita 2008-05-19.
  2. La geografia centro de Eŭropo, informilo ĉe la eŭropa centro apud Purnuškės, stato: aŭgusto 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]