Camphill

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Camphill estas kuracpedagoga movado surbaze de la antropozofio. La unua Camphill-komunumo estis fondita en 1939 ĉe Aberdeen en Skotlando de la el Vieno elmigrinta infankuracisto D-ro Karl König. Nuntempe ekzistas pli ol 90 komunumoj en 19 landoj.

Camphill-komunumo[redakti | redakti fonton]

En tia komunumo homoj kun – ofte pluroblaj – gravaj mensaj, animaj kaj korpaj malkapabloj vivas kutime kun la familioj de siaj flegistoj en vilaĝecaj komunumoj. Tie ili okupiĝas pri biodinamika agrikulturo, panbakado, teksado, librobindado, potfarado aŭ prilaboras lignon aŭ similajn aferojn. Tiel tiaj homoj povos vivi laŭ siaj kapabloj vivon memstaran.

Kontraŭe al flego en aliaj institucioj en Camphill-komunumoj evoluas familiecaj rilatoj. La paso de tago, semajno kaj jaro estas strukturata, por ke ankaŭ tiaj homoj povu orientiĝi. Tial gravas kunaj manĝoj, diservoj kaj sezonaj festoj kun muziko kaj aliaj artaj kontribuoj. Eĉ gravege malkapablaj infanoj partoprenas lernejon laŭ la valdorfa pedagogio. Muzikaj kaj moviĝaj terapioj havas gravan rolon; perforto ne okazu kaj la uzo de kemiaj drogoj estas kiel eble plej malalta.

Camphill-komunumoj en Germanio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carlo Pietzner (Camphill-kunfondinto): Aspekte der Heilpädagogik. Beiträge aus der Arbeit der Camphill-Bewegung, Verlag Freies Geistesleben, Stuttgart 1969
  • Cornelius M. Pietzner, Carlo Pietzner, Wanda Root: Village Life: The Camphill Communities, Simon & Schuster 1987, ISBN 0887080308

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]