Kragujevac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kragujevac
urbo de Serbio • urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 150 623  (2018) [+]
Loĝdenso 174 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 1′ N, 20° 56′ O (mapo)44.01416666666720.939444444444Koordinatoj: 44° 1′ N, 20° 56′ O (mapo) [+]
Alto 180 m [+]
Areo 865 km² (86 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kragujevac (Serbio)
Kragujevac (Serbio)
DEC
Kragujevac
Kragujevac
Situo de Kragujevac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kragujevac [+]
vdr
Kragujevac troviĝas en mezo de Serbio
Impona konstruaĵo de Kragujevac
Piedira zono de Kragujevac

Kragujevac, en esperanto Kragujevaco[1], serbe Крагујевац estas industria kaj universitata urbo en Serbio.

En la centro de Serbio, je 100 km sudesudoriente de ĝia ĉefurbo Beogrado, troviĝas Kragujevac, urbo de laboristoj kaj studentoj, la unua ĉefurbo de Serbio post ĝia liberiĝo el sub la turkoj komence de la 19-a jarcento. Ĝi estas ekonomia, industria, administra, kultura kaj universitata centro de Ŝumadio, la centra regiono de Serbio loĝanta turistojn per siaj idiliaj pejzaĝoj, kultur-historia heredaĵo, pitoreska folkloro kaj serba gastronomio kun spuroj de okcident-aziaj kaj mezeŭropaj gustoj.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en valo de rivereto, laŭ ĉefvojoj al Beogrado, Svetozarevo kaj Kraljevo, laŭ fervojo Beogrado-Kraljevo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo fondiĝis en 1476.

Laŭ turka censo el 1476, Kragujevac havis 38 domojn. Ekde tiam ĝi evoluis kaj disvastiĝis. Ĝia evoluo kulminis en la periodo 1818-1841, kiam Duko Miloŝ Obrenoviĉ proklamis ĝin ĉefurbo de Serbio, la unua urbo post liberiĝo el sub otomana imperio. Tiam ĝi nombris 193 domojn.

En Kragujevac estis produktita la unua kanono kaj lumigita la unua elektra lampo en Serbio. Grava estis ankaŭ produktado de feraj plugiloj, kiuj iom-post-iom anstataŭis la lignajn en serbia agrikulturo. En la industria urbo evoluis ankaŭ la laborista klaso kaj socialista movado sub la nomo Memmastrumado kaj kun sia gazeto Liberigo. Post venko en loka balotado en la jaro 1875 kaj nesukcesa provo de balota trompo fare de la monarka reĝimo, okazis surstrata festado sub ruĝa standardo, pro kiu la evento ricevis la nomon "Ruĝa flago". Intervenis reĝima armeo kaj sufokis la manifestacion; dume kelkaj partoprenantoj estis mortigitaj.

Domo de la Malnova Parlamento estis konstruita en la jaro 1859/60, dum la dua regmandato de Duko Mihailo Obrenović. En ĝia aŭlo estis aprobataj tre gravaj ŝtataj decidoj en la 19-a jarcento. La 18-an de julio 1878 tie ankaŭ estis tralegitaj la decidoj de Berlina Kongreso, per kiuj Serbio gajnis definitivan sendependecon.

La Duka Serba Teatro estis fondita jam en 1835, sub aŭspicio de Duko Miloš. La teatro, simile kiel la gimnazio, preskaŭ 100 jarojn agadis en diversaj domoj kaj konstruaĵoj en la urbo. Sian konstruaĵon, ordigitan en la franca stilo, ĝi ekhavis nur en 1928. La unua gimnazio (Liceo) en moderna Serbio, fondita en 1833, ekhavis sian domon nur en 1887 –unu el la plej monumentaj lernejaj konstruaĵoj en la tuta Serbio, kiu prezentas ankaŭ komencon de konstruado laŭ la modernaj eŭropaj principoj de tiu tempo. Ĝi estas protektata ekde 1970, kaj ekde 1979 ĝi apartenas al kultura heredaĵo de granda signifo. Hodiaŭ la lernejo havas 1500 lernantojn en du edukfakoj. En ĝi troviĝas memor-klasĉambro omaĝe al la lernantoj kaj instruistoj mortpafitaj en nazia masakro la 21an de oktobro 1941 dum la Dua Mondmilito. Silueto de la monumento "Kvina 3" (V3 - numero de unu el mortpafitaj gimnaziaj klasoj), kiel siaspeca simbolo de Kragujevac kaj ĝiaj streboj al libero kaj paco, estas enkonstruita kiel memoraĵo. Desanka Maksimović, la plej fama serba poetino, verkis kortuŝan poemon "Sanga fabelo" dediĉitan al la mortpafitaj lernejanoj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Amikaj urboj[redakti | redakti fonton]

Kragujevac kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Kragujevac okazis la 91-a SAT-Kongreso el la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2018​.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-18. Alirita 2016-07-26.