Narciso (floro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Narcisoj
poetnarcisoj en la Alpoj (alteco de ĉ. 1750 m, Stirio, Aŭstrio)
poetnarcisoj en la Alpoj
(alteco de ĉ. 1750 m, Stirio, Aŭstrio)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Monocotyledones
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Amarilidacoj Amaryllidaceae
Genro: Narcissus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Narcisoj estas genro da bulboherboj el la familio de Amarilidacoj. Laŭ PIV narcisoj karakteriziĝas per linioformaj aŭ rondformaj-fadenformaj folioj kaj senfoliaj pedunkloj portantaj unu, malofte plurajn florojn, kiuj havas pelvoforman aŭ tuboforman kromkorolon (internan elkreskaĵon sur la korolo) kaj ses flavajn aŭ blankajn petalojn plejparte liberajn. Ekzistas multaj specioj ĝardene kulturataj, interalie jonkvilo, tazeto, dafodilo kaj poetnarciso.

La natura regiono de disvastiĝo estas precipe en sudokcidenta Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko. Nur malmultaj specioj ankaŭ ekzistas en la marbordaj teritorioj de la orienta Mediteranea Maro.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo narciso devenas de la greka verbo νάρκειν (narkein), kiu havas la signifon "narkoti" (komparu la vorton narkozo). La poetnarciso, kiu kreskas en Grekio, fakte elradias tre intensan kaj narkotan odoron. La romianoj transprenis la grekan plantonomon en la latina formo narcissus. Ovidio en sia verko Metamorfozoj rakontis la legendon de la memenamiĝinta junulo Narciso, kiu estis transformita en la floron narciso. En sia libro Ovidio skizis la planton tiom detale, ke sendube eblas identigi la planton.

Kiam Carl von Linné kreis sian sistemon de plantonomoj, li konservis la nomon narciso. La vorton narcissus poeticus por la poetnarciso tamen nur post tio kreis la biologo Matthias Lobelius.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]