Ferenc Nopcsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Nopcsa
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1877 (1877-05-03)
en Deva
Morto 25-an de aprilo 1933 (1933-04-25) (55-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo pafvundo
Tombo Feuerhalle Simmering
Lingvoj hungaraalbanagermanaanglarumana
Loĝloko Vieno
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Theresianum • Universitato de Vieno
Familio
Patro Elek Nopcsa
Amkunulo Bajazid Doda
Okupo
Okupo paleontologo • etnologo • albanologo • verkistozoologogeologo
vdr

NOPCSA Ferenc [nopĉa] barono, estis hungara grandbienulo, paleontologo, geologo, ano de MTA. Li naskiĝis en Déva la 3-an de majo 1877 kaj mortis Vieno la 23-an de aprilo 1933.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Siajn altlernejajn studojn Nopcsa faris en Theresianum de Vieno. En bieno de sia familio Szentpéterfalva en tiu tempo li trovis restaĵojn de pralacerdo el kreta aĝo. Li trairis la tutan Eŭropon. En 1902 li estis en Italujo, en 1903 en insulo Kreto, pli poste en Anglujo kaj Francujo. En 1903 lian interesiĝon kaptis Albanujo, kie li faris esplorojn plurfoje kaj kolektis valorajn etnografiaĵojn. En 1912 li iĝis ano de geologia asocio en London. En 1925 li iĝis direktoro de Geologia Instituto en Hungarujo. En tiu tempo li komencis okupiĝi pri tektoniko. En 1929 li translokiĝis Vienon. Li memmortigis. Liaj ĉefaj esplorkampoj estis la dinosaŭroj kaj la geologio de Albanujo. Li estis mondkonata fakulo de prareptilioj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dinosaurierreste aus Siebenbürgen (Wien, 1899);
  • Gyulafehérvár, Déva, Ruszkabánya és a romániai határ közé eső vidék geológiája (Bp., 1905);
  • A legsötétebb Európa (Vándorlások Albániában. Bp., 1911);
  • Adatok az északalbán parti hegyláncok geológiájához (Bp., 1916);
  • Die Familien der Reptilien (Berlin, 1923);
  • Albanien, Bauten und Trachten (Berlin, 1925);
  • Geographie und Geologie Nordalbaniens (Bp., 1929);
  • Zur Geschichte der Adria. Eine tektonische Studie (Zeitschr. Deutsch. Geol. Ges. 1932).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]