Mallely Martínez Mateos
Aspekto
Mallely Martínez Mateos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1977 (47-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Meksiko |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Mallely MARTINEZ MATEOS (naskiĝis la 27-an de septembro 1977 en Meksikurbo) estas meksika esperantistino.
Ŝi komencis lerni Esperanton en 2004. Inter somero 2005 kaj decembro 2006 ŝi vivis en Germanio. En somero 2006 ŝi partoprenis la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco.
Post la reveno al Meksiko ŝi komencis restrukturigi la meksikan Esperanto-movadon, helpis aranĝi kelkajn lokajn renkontiĝojn kaj kontaktis multajn Esperanto-parolantojn persone.
Dum la 9-a Meksika Esperanto-Kongreso, okazinta en la urbo Aguascalientes inter la 1-a kaj la 5-a de majo 2008, ŝi elektiĝis kiel prezidantino de Meksika Esperanto-Federacio.