Ferdinánd Barna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinánd Barna
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1825 (1825-05-23)
en Carei
Morto 21-an de julio 1895 (1895-07-21) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermanafrancalatinafinnarusa
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Ignác Barna • János Barna
Okupo
Okupo lingvistotradukistobibliotekisto • Finno-Ugrist
vdr

BARNA Ferdinánd estis hungara lingvisto, tradukisto, bibliotekisto, ano de la MTA naskita en Nagykároly la 23-an de majo 1825 kaj mortinta en Budapeŝto la 31-an de julio 1895.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferdinánd Barna pristudis en Nagyvárad filozofion, juron en Szatmárnémeti, Pest (urbo) kaj Pécs. Li pasigis unu jaron en Keszthely en Georgikon. En 1846 li faris advokatan ekzamenon. En 1848 li estis memvola soldato, pli poste advokato en Szatmár kaj Nagykároly. Ekde 1860 li estis helpkonservisto en nacia bilioteko OSZK, ekde 1870 titolita konservisto. Oni pensiggis lin en 1889. En 1868 oni komisiis lin por aranĝi la bibliotekon. Li faris tion laŭ la modelo de Hof- und Staatsbibliothek en Munkeno inter 1869–75. Li priokupiĝis la prahistoriojn, religiojn, lingvojn kaj literaturojn de la hungaroj kaj de la finnaj-ugraj popoloj. Li estis la unua tradukisto hungaren de la Kalevala (Pest, 1871). Li tradukis ankaŭ la verkon de Marzio Galeotto pri la hungara reĝo Matiaso la 1-a.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • A finn költészetről (Bp., 1873);
  • A votják nép múltja és jelene (Bp., 1885).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bereczky László: B. F. (Könyvtáros, 1957. 5. sz.)

Fonto[redakti | redakti fonton]