Karola Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karola Nagy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1906 (1906-05-17)
en Sighișoara
Morto 27-an de februaro 1933 (1933-02-27) (26-jaraĝa)
en Braŝovo
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto
vdr

NAGY Karola (nadj) estis rumanuja hungara verkistino, ĵurnalistino naskita en Ŝegeŝvaro la 17-an de majo 1906 kaj mortinta la 27-an de februaro 1933 en Braŝovo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Karola Nagy edukiĝis en Braŝovo ĉe edukgepatroj. Ŝi estis lernantino de la Romia Katolika Knabingimnazio kaj monaĥinejo. Ŝi laboris kiel butika vendistino, oficistino. Ŝi vivis kun sia edzo en Bukareŝto, Mediaş kaj denove en Braŝovo. De aŭtuno 1930 ŝi estis polica kaj tribunala raportistino de Brassói Lapok, de Népújság. Tie aperis ankaŭ ŝiaj intervjuoj kaj eseoj. Post ŝia neatendita morto aperis du teatraĵoj (A lány'; A fiú), unu romaneto (Az ismeretlen) kaj la "kolektiva romano" verkita kune kun aliaj (A földalatti hármak, kun antaxuparolo de Áron Tamási), same ŝiaj notaĵoj kaj taglibroj.

Verkoj kolektitaj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]