Marcell Benedek
Marcell Benedek | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de septembro 1885 en Budapeŝto | ||||
Morto | 30-an de majo 1969 (83-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 611-174. templomi fülke vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1907) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Elek Benedek vd | ||||
Infanoj | András Benedek, István Benedek vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Marcellus • Benedek • Székely huszár vd | ||||
Okupo | literaturhistoriisto dramaturgo teatra kritikisto verkisto Literatura tradukisto aesthetician (en) vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
BENEDEK Marcell estis hungara verkisto, tradukisto naskita en Budapest la 22-an de septembro 1885 kaj mortinta en Budapest la 30-an de majo 1969. Li estis filo de verkisto Elek Benedek, patro de István Benedek, kaj András Benedek.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Marcell Benedek havigis diplomon de instruisto pri hungara-germana lingvoj en la Universitato de Budapeŝto. En 1904 kune kun György Lukács kaj László Bánóczi li estigis la Thália Társaság. Inter 1912–18 li estis gimnazia instruisto en Budapeŝto, intertempe unu jaron li estis studento de Sorbono stipendiite. Li estis gimnazia direktoro, porinstruista altlerneja profesoro, lektoro ĉe libroeldonejo (Dante Könyvkiadó), li laboris ĉe Új Idők Rt., kies pli poste li iĝis direktoro. Inter 1930–1939 li estis ĉefsekretario de Magyar Könyvkiadók Országos Egyesülete (Landligo de Hungaraj Libroeldonejoj). Dum la germana okupiĝo en 1944 li restadis en Kisbacon, naskiĝvilaĝo de sia patro. En 1945–46 li lekciis estetikon kaj literaturkritikon en la Universitato Bolyai en Kluĵo kaj estis dramaturgiisto kaj gastreĝisoro de Kolozsvári Magyar Színház. En 1947 li relokiĝis Budapeŝton kaj ĝis 1962 li estis profesoro de ELTE. En siaj lastaj jaroj li perdis gradece sian vidkapablon kaj tial la verkojn Naplómat olvasom (aŭtobiografio) (Bp., 1965) kaj la monografieton Arany János (Bp., 1970) li verkis laŭ diktado. Laŭ [1] li apartenis al framasonoj.
Verkoj ĉefaj
[redakti | redakti fonton]- Vulkán (Bp., 1918)
- Pokoljáró Tar Lőrinc (r., Bp., 1920);
- A francia regény a XIX. században (Bp., 1922)
- Bevezetés az olvasás művészetébe (Bp., 1923);
- France-breviárium (Bp., 1923);
- Ady-breviárium (Bp., 1924)
- A modern magyar irodalom (Bp., 1924)
- Irodalmi Lexikon (Bp., 1927.)
- Hamlet tanár úr (Bp., 1928)
- A francia irodalom története (Bp., 1928)
- Délsziget – avagy a magyar irodalom története (Bp., 1929)
- Irodalom-esztétika (Bp., 1936);
- Az olvasás művészete (Bp., 1957)
- Először életemben (Bp., 1957);
- Kis könyv a versről (Bp., 1960),
- Könyv és színház (tanulmányok, Bp., 1963);
- Kis könyv a drámáról (Bp., 1964)
- Kis könyv a regényről (Bp., 1965).
- Hajnaltól alkonyatig. Vallomások egy élet nagy olvasmányairól (Bp., 1966);
- Irodalmi hármaskönyv (Bp., 1966)
- Szépen élni (rememoraĵoj, studoj, Bp., 1968);
- Babits Mihály (Bp., 1969)
Tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]Li tradukis preskaŭ ducent beletristikajn verkojn al hungare inter aliaj de: George Bernard Shaw, Anatole France, Victor Hugo, Guy de Maupassant, Honoré de Balzac, Romain Rolland, Roger Martin du Gard ktp., tri Jean Racine-tragediojn: Andromache; Berenice kaj Mithridates; Pierre Corneille Polyeucte; François Rabelais Gargantua.
Premioj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Benedek István: Benedek Marcell (Bp., Magvető Kk., 1997)