András Benedek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Benedek
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1913 (1913-06-21)
en Budapeŝto
Morto 10-an de decembro 1995 (1995-12-10) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Marcell Benedek
Frat(in)o István Benedek
Parencoj Elek Benedek
Okupo
Okupo verkistodramaturgobibliotekisto
vdr

András Benedek [andrAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Benedek András estis hungara dramaturgo, bibliotekisto, tradukisto, kritikisto. Lia nobela antaŭnomo estis kisbaczoni [kiŝbaconi], lia avo estis Elek Benedek, lia patro estis Marcell Benedek, lia frato estis István Benedek (psikiatro, verkisto).

András Benedek[1][2] naskiĝis la  21-an de junio 1913(nun 1913-06-21) en Budapeŝto, li mortis la 10-an de decembro 1995 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Benedek maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1931, poste li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1936, sed en la lernojaro 1935 li studis helpe de stipendio en Sorbonne. Inter 1937–1945 li estis bibliotekisto en la Universitata Biblioteko (Budapeŝto), poste ĉefdramaturgo de Nacia Teatro (Budapeŝto) ĝis la pensiuliĝo en 1979. Tamen poste li estis konsilisto en la teatro. Ekde la 2-a mondmilito li ankaŭ kontribuis kritikojn, verkis kaj tradukis dramojn. Lia edzino naskis 5 gefilojn inter 1947–1955. Li ricevis premiojn inter 1983-1993.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Ikaros (dramo, 1941)
  • Jean-Paul Sartre: A tisztességtudó utcalány (traduko, 1946)
  • Csudakarikás (dramo, 1955)
  • A Noszty fiú esete Tóth Marival (dramo laŭ samnoma romano de Kálmán Mikszáth kun Ferenc Karinthy, 1958)
  • Színházi dramaturgia nézőknek (libro, 1975)
  • Színházi műhelytitkok (libro, 1985)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]