Kamargo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamargo
Geografia regiono
Natura regiono de Francio [+]

LandoFrancio
- koordinatoj43° 32′ 0″ N, 4° 30′ 0″ O (mapo)43.5333333333334.5Koordinatoj: 43° 32′ 0″ N, 4° 30′ 0″ O (mapo)


Kamargo (Bouches-du-Rhône)
Kamargo (Bouches-du-Rhône)
DEC
Kamargo
Kamargo
Lokigo de Bouches-du-Rhône en Francio

Map
Kamargo
Vikimedia Komunejo:  Camargue [+]
vdr
Geografia mapo de Kamargo

Kamargo (en franca lingvo Camargue kaj en okcitana provenca: Camarga [kaˈmaʀgɔ] laŭ la klasika normo aŭ Camargo [kaˈmaʀgɔ] laŭ la Mistrala normo) estas la marĉa regiono formita de la delto de la rivero Rodano en sudorienta Francio ĉe la Mediteraneo.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Temas pri teritorio de 145.300 ha sudoriente de Francio, situa geografie inter la du ĉefaj brakoj de la delto de la Rodano kaj la mare Mediteraneo. Por aliaj estas enhavataj en tiu nomigo ankaŭ apudaj zonoj, ekzemple oni povas ampleksigi ĝin orienten ĝis la ebenaĵo Crau, okcidenten ĝis Aigues-Mortes kaj norde ĝis Beaucaire. Tiele Kamargo etendiĝas tra la francaj departementoj de Bouches-du-Rhône kaj de Gard.

Estas la jenaj 3 partoj:

  • la Malgranda Kamargo okcidente de la Malgranda Rodano,
  • la Granda Kamargo, inter la du brakoj de la rivero (por kelkaj la vera Kamargo),
  • la Ebenaĵo Bourg, oriente de la Granda Rodano.
Baseno de Vaccarès en Kamargo

Centre troviĝas la laguno de Vaccarès, kies parto situa laŭlonge de la maro estas bordita de salaj lagunoj.

Kamargo troviĝas esence en la teritorio de la komunumoj de Arles, kiu estas fakte la plej granda komunumo de la metropola Francio, de Saintes-Maries-de-la-Mer kaj de Port Saint Louis du Rhône.

Tiu regiono estas komponita de du partoj: la nordo de terkulturejoj kaj la sudo de ĉemara marĉejo kaj de ebenaĵoj de sala kvo kiu formas specifan ekologian sistemon.

Tiu ĉi ekosistemo prezentas vegetalaron ĉefe komponita de salikornioj kaj de halofilaj plantoj (tio estas plantoj kiuj eltenas salan akvon).

Rizkampo en Kamargo

Krome tiu estas same teritorio de bredado de kamargo-ĉevaloj kaj de taŭroj, de kultivo de rizo kaj de ekspluatado de salo.
Tiu ĉi faŭno kaj flaŭro specifaj faciligis la kreadon de nacia Naturrezervejo sur 13,117 hektaroj (1927) kaj de regiona natura parko sur 30,000 hektaroj (1970).
La ĉujara vaporado estas pli granda ol la pluva kvanto, la rivero alportas la diferencon evitante tiele ke la regiono estu bruligita de salo.

taŭroj kaj ĉevaloj en Kamargo