József Miĥalik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Miĥalik
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1883 (1883-08-27)
en Košice
Morto 2-an de januaro 1959 (1959-01-02) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo József Miĥalik
Okupo
Okupo esperantistoinstruistoĵurnalistolingvisto
vdr

MIĤALIK József, ankaŭ konata kiel Hernädszuroki Mihalik Jözsef, (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1883 en Kassa1959[1]) estis hungara esperantisto kaj profesoro de instruistina seminario. Longajn jarojn li estis militkaptito en Siberio, kie li konatiĝis kun Esperanto. Li propagandis la lingvon ĉe oficialaj personoj kaj en pedagogiaj rondoj. De 1928 li gvidis la aferojn de HES kaj en 1931 kaj 1932 estis ĝia prezidanto. En 1932 li fondis la Hungaran Esperanto-Pedagogian Asocion. Li estis la ĉefa organizinto kaj prezidanto de la 21-a UK 1929 en Budapeŝto. En la Universalaj Kongresoj en Oxford 1930 kaj Kraków 1931 li reprezentis la ministron de la instruado. En 1930 aperis lia hungarlingva broŝuro. De 1931 ĝis 1932 li redaktis Hungaran Heroldon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az eszperanto gyözelme felĉ. Hungarlanda E.-Asocio, Budapest 1930.
Citaĵo
 Post koncizaj datoj pri la historio de mondlingvoj informas la broŝuro pri deveno kaj sistemo de E., pri la tutmonda organizo de nia movado, pri la hungarlanda movado

speciale kaj pri la estonto kaj praktikaj celoj de nia lingvo. La bonege verkita broŝuro

estas tre taŭga propagandllo kaj certe sukcesos gajni adeptojn por nia afero en la bela Hungarlando. 
—  Sos. Aŭstria Esperantisto n.82 (dec 1931)

Referencoj[redakti | redakti fonton]