Saltu al enhavo

UK 1931

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 23-a UK 1931)
UK 1931
Loko Krakovo,  Pollando
Ekde 1-a de aŭgusto 1931
Ĝis 8-a de aŭgusto 1931
← Antaŭa Sekva →
vdr
Partoprenantoj de UK en Krakovo. Centre staras Odo Bujwid, dekstre - Felikso kaj Lidja Zamenhof

La 23-a Universala kongreso de Esperanto okazis en Krakovo, Pollando, de la 1-a ĝis 8-a de aŭgusto 1931. Ĝi havis 900 partoprenantojn. Danke al strebo de Odo Bujwid la alta protektanto de la kongreso fariĝis marŝalo Józef Piłsudski.