Felix Moscheles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felix Moscheles
Persona informo
Naskonomo Felix Stone Moscheles
Naskiĝo 8-an de februaro 1833 (1833-02-08)
en Londono
Morto 22-an de decembro 1917 (1917-12-22) (84-jaraĝa)
en Royal Tunbridge Wells
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Thomas-lernejo je Lepsiko
Familio
Patro Ignaz Moscheles
Edz(in)o Margaret Moscheles
Parencoj Jelka Rosen
Julie Moschelesová
Okupo
Okupo pacaktivisto • verkistoesperantisto • pentristo
vdr

Felix Stone MOSCHELES (moŝeliz) (naskiĝis je 8-a de februaro 1833 en Londono[1], mortis je 22-a de decembro 1917 en Tunbridge Wells) estis angla portretpentristo, verkisto kaj membro de la Lingva Komitato de 1905[2]. Li estis prezidanto de la International Arbitration and Peace Association (Internacia Arbitracia kaj Paca Asocio).

Moscheles estis filo de la komponisto Ignaz Moscheles kaj baptofilo de Felix Mendelssohn Bartholdy kaj tre konata en ĉiaj rondoj artistaj kaj pacifistaj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li estis la unua prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo ekde 1903 kaj vicprezidanto de Brita Esperanto-Asocio (BEA). Entuziasma propagandisto kaj pioniro.

Li estis lernanto de la flandra pentristo Jozef Van Lerius.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Patriotism as an Incentive to Warfare (1870) Wertheimer, Londono
  • In Bohemia with Du Maurier. The first of a series of reminiscences. Kun 63 originalaj desegnaĵoj de G. Du Maurier, ilustrintaj la vivon de la artisto kiam li estis ĉ. 50-jara(1896), T. F. Unwin, Londono
  • Fragments of an Autobiography (1899) James Nisbet, Londono

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) (en) Moscheles, Felix Stone, Benezit Dictionary of Arts, en Oxford Art Online, 2011, (ISBN 9780199773787)
  2. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.
Trovu « Felix Moscheles » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.