Rodrigo de Cota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rodrigo de Cota
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1434 (1434-01-01)
en Toledo
Morto 30-an de novembro 1497 (1497-11-30) (63-jaraĝa)
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rodrigo Cota de Maguaque [kOta de maguAke] estas hispana verkisto de la 15a jarcento, mortinta ĉirkaŭ 1498. Oni konas malmulte pri lia vivo, escepte, ke li estis toledano kaj de juda deveno, konvertita, kun la tre malagrabla situacio, kiun la plej parto de konvertita kristanoj aŭ novkristanoj suferis en la tiama Hispanio.

Verko[redakti | redakti fonton]

Ene de Cancionero general (Ĝenerala kanzonaro) publikita en 1511 de Hernando del Castillo, troviĝas la verko Diálogo entre el Amor y un viejo (Dialogo inter Amo kaj maljunulo).

Jam nur pro tiu ĉi verko li plenrajte eniris en la historio de la hispana literaturo en periodo tiom fruktodona kia estas tiu de la Hispana ora epoko. La Diálogo enhavas sepdek strofojn de naŭ versoj, dividitaj en po du partoj. En la unua parto, maljunulo kiu retiriĝis por vivi solece dialogas kun Amo ĝis esti konvinkita de tiu; dum en la dua parto Amo primokas la maljunulon kaj ties fizikan dekadencon.

Krome li verkis versojn kontraŭ Diego Arias de Ávila, kalkulisto de la Katolikaj Gereĝoj, pro tio ke li ne invitis lin al la nupto de lai filo. Tiuj versoj enhavas grandan historian intereson pro la priskribo de la tiamaj kutimoj de la tiamaj hispanaj judoj. En 1472 aŭ iom poste li verkis primokan epitafion.

Oni atribuis aliajn verkojn al Rodrigo Cota, kiel Coplas de Mingo Revulgo, Coplas del Provincial kaj, ĉefe la unua ĉapitro de La Celestina, laŭ la propra Fernando de Rojas.

Ĉirkaŭ la jaro 1497 li devis forlasi la judismon kaj oni kredas, ke li mortis tuje.

Gravo kaj influo[redakti | redakti fonton]

Lia Diálogo okupas elstaran lokon ene de la kastillingva poezio, ne nur pro ties lirikismo, sed ankaŭ pro la influo kiun havis sur la literaturo teatra en kastilia spite la fakton, ke oni ne scias ĉu temas pri ludota verko aŭ ne. Moratín en sia libro Orígenes del teatro español metas ĝin kiel ekzemplo de verko plenumanta ĉiun postularon, per agado, komplikigo kaj solvo, kio alĝustiĝas ĉefe ĉe la dua parto, kie la teatraj trajtoj plie evidentiĝas, dum la unua estas pli en la medio de la polemikaro kaj debataro tipe mezepokaj.

Ĉu por ludo aŭ ne, evidentiĝas ties influo super Juan del Encina, ĉefe en du de liaj verkoj, nome: La representación del Amor (Amludo) kaj la Égloga de Cristino y Feea.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]