Daniele Vitali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniele VITALI
Persona informo
Naskiĝo 1969
en Bolonjo
Nacieco Itala
Lingvoj anglafrancagermananederlanda • moldava lingvo • rusaEsperantohispana vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de Triesto vd
Profesio
Okupo Lingvisto, tradukisto, esperantista
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daniele VITALI (n. en Bolonjo, en 1969) estas ingvisto, tradukisto, esperantista aŭtoro ĉefe konata pro sia etnisma aktivado. Li esperantistiĝis en 1986 kaj fariĝis individua membro de UEA en 1989. Li studis la anglan, germanan kaj francan en Bolonja liceo kaj, en 1988, ekstudis en Triesto ĉe la Supera Lernejo por Interpretistoj kaj Tradukistoj, specialiĝinte pri la germana kaj la rusa lingvoj. Inter 1994 kaj 1995 laboris kiel bibliotekisto en Ferrara, inter 1995 kaj 1998 estis tradukisto en Milano pri la rusa kaj germana. Ekde 1998 li laboras kiel tradukisto pri la angla, franca, germana, hispana kaj rumana ĉe la eŭropaj institucioj, unue en Luksemburgo kaj poste en Bruselo, kie li nun loĝas.

Li estis prezidanto de IKEL, la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, fak-asocio pri etnismo kunlaboranta kun UEA, inter 1999 kaj 2011 kaj, ekde sia enoficiĝo, aprobigis dum la Berlina UK la programecan dokumenton de IKEL, nomatan Deklaracio por etnista humanismo.

Inter liaj esperantaj aktivadoj troviĝas studoj pri la fonetiko de esperanto kaj longa laboraĵo pri John Ronald Reuel Tolkien kaj la esperanta traduko de La Majstro de la Ringoj en esperanto fare de William Auld.

Inter liaj neesperantaj aktivadoj elstaras liaj studoj pri la bolonja dialekto.

Li estas unu el la fondintoj de la Bolonja TTT-ejo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En esperanto
En la itala kaj bolonja

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.