Teodoro Obiang Nguema Mbasogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teodoro Obiang Nguema Mbasogo
Persona informo
Teodoro Obiang Nguema Mbasogo
Naskiĝo 5-an de junio 1942 (1942-06-05) (81-jaraĝa)
en Akuacam, Hispana Gvineo,  Hispana Imperio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio dum la regado de FrancoEkvatora Gvineo vd
Alma mater General Military Academy • Colegio Nacional Enrique Nvó Okenve vd
Partio Demokratia Partio de Ekvatora Gvineo vd
Familio
Edz(in)o Constancia Mangue • María Verminia Buckanan García • Elema • Shaw vd
Infanoj Teodorín Nguema Obiang • Gabriel Mbega • Ruslán Obiang vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teodoro Obiang Nguema Mbasogo (naskiĝis la 5-an de junio 1942 en Acoacán) estas prezidanto de Ekvatora Gvineo ekde 1979.

Infaneco kaj Junularo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la distriko Mongomo en Río Muni, do en la kontinenta parto de la tiutempa hispana kolonio. Li estis la 3a de entute 10 infanoj de enmigrinto el Gabono. Li apartenas al la fangoj, do al la plimulto de la etnoj en Ekvatora Gvineo. Post la vizito de la lernejo li fariĝis soldato.

Armeestro[redakti | redakti fonton]

Post la sendependiĝo de la lando je la 12a de oktobro 1968 lia onklo Francisco Macías Nguema fariĝis la sola reganto de la lando. Obiang Nguema fariĝis ministro pri defendo. Ekde 1975 Obiang Nguema fariĝis armeestro.

Obiang kun Condoleezza Rice en (2006)

Prezidanto[redakti | redakti fonton]

Je la 3a de aŭgusto 1979 li puĉis kontraŭ la onklo kaj mortigis lin post la ricevo de la povo. En oktobro 1979 li oficiale fariĝis prezidanto kaj promesis reformon de la ŝtato. Dum la regado de Obiang Nguema Ekvatora Gvineo perdis ĉirkaŭ trionon de la loĝantaro. Okazis diversaj balotoj, sed oni povis dubi ĉu la opozicio havis iun ŝancon. For de la lando kreskiĝis la suspektoj pri manko de libereco por balotado kaj por normala demokatia funkciado; fakte la opozicio pli normale agadas en la ekzilo, ekzemple en HispanioFrancio ol en la propra lando. Ankaŭ oni kritikis la familifavorecon (koruptadon) de la prezidanto kaj la malsukceso solvi la landajn problemojn: ekonomio, diferencoj inter etnoj, diferencoj inter la kontinenta kaj la insula parto de la lando nome Mbini kaj Bioko kaj aliaj insuloj (heredaĵo de la hispana kolonia sistemo) ktp. En novembro 2021, Teodoro Obiang Nguema Mbasogo estis nomumita ĉe la kongreso de sia partio kiel kandidato por sesa oficperiodo en la 2023-datita elekto.

Bonhavo[redakti | redakti fonton]

Theodoro Obiang Nguema Mbasogo apartenas al la plej riĉaj ŝtatestroj de la mono. Oni supozas ke li posedas pli ol 600 milionojn da usonaj dolaroj.

Lia filo kaj vicprezidanto Teodorín Nguema Obiang estis plurfoje kondamnita en eksterlandaj tribunaloj pro koruptado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]