Francisco Macías Nguema

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Macías Nguema
Persona informo
Francisco Macías Nguema Biyogo
Masie Nguema Biyogo Ñegue Ndong
Naskonomo Mez-m Ngueme
Naskiĝo 1-an de januaro 1924 (1924-01-01)
en Mongomo, Río Muni Province,  Hispana Imperio
Morto 29-an de septembro 1979 (1979-09-29) (55-jaraĝa)
en Black Beach, Malabo
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Malabo cemetery vd
Lingvoj hispanafanga vd
Ŝtataneco Ekvatora Gvineo vd
Partio United National Workers' Party • Popular Idea of Equatorial Guinea • Movimiento Nacional de Liberación de Guinea Ecuatorial • Q33104377 • Popular Idea of Equatorial Guinea vd
Familio
Infanoj Mónica Macías • Filiberto Ntutumu Nguema vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisco MACÍAS Nguema (la 1-a de‏ januaro 1924 - la 29 septembro 1979) estis la unua prezidanto de Ekvatora Gvineo, de 1968 ĝis sia demisiigo en 1979. Konsiderita unu el la plej brutalaj kaj koruptaj diktatoroj en la historio de moderna Afriko, kaj eĉ gajnis la kromnomon "Nigrula Nerono".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Membro de la Fangoj, Macías tenis multenombrajn oficialajn poziciojn sub hispana kolonia regado antaŭ esti elektita la unuan prezidanton de la baldaŭa sendependa lando en 1968.

Frue en sia regado, li firmigis potencon de establanta ekstrema kulto al personeco, unu-partia ŝtato regita de Unuiĝinta Nacia Laborista Partio kaj deklarinta lin mem Prezidanto por vivo en 1972, kiu estis tiam ratifikita de referendumo la sekvan jaron.

Kun determino, Macías Ngema prenis pli kaj pli ampleksajn potencojn por si. En julio 1972 li aprobis artikolon en la konstitucio difinante lin kiel prezidanton porvivan. En 1973, liaj povoj en la lando iĝis absolutaj. Li renomis la grandan insulon de la lando Fernando Póo al "Macías Ngama Bioko" nome de li mem. Li kontrolis la radioelsendojn kaj la gazetaron, kaj malpermesis eksterlandajn vojaĝojn de la loĝantaro. En la jaroj 1975 ĝis 1977, okazis multaj falsaj arestoj kaj eksterjuĝaj ekzekutoj en la lando, kio kaŭzigis protestojn de mondaj gvidantoj, kaj de la homrajta organizaĵo Amnestio Internacia. Rezulte komencis amasan foriron de civitanoj de Ekvatora Gvineo, kaj en 1976 la niĝeria registaro resendis siajn civitanojn kiuj migris al Ekvatora Gvineo por labori en kafplantejoj.

Interalie, li instigis nacian kampanjon por krei kaj doni aŭtentajn afrikajn nomojn al ĉiuj lokoj en la lando.

Depende de la fonto, laŭ diversaj pritaksoj inter 50 000 kaj 80 000 el la 300 000 ĝis 400 000 de loĝantoj tiutempaj estis murditaj dum lia regado. Li estis komparita kun Pol Pot pro la perforta, neantaŭvidebla kaj kontraŭ-intelekta naturo de lia registaro [1].

En septembro 1979 Ngama okazis puĉo kaj li estis forigita pere de lia nevo leŭtenanto kolonelo Teodoro Obiang Nguema Mbasogo. La 29-an de la sama monato li estis ekzekutita [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Macias Nguema: Ruthless and bloody dictator. Afroarticles.com. Arkivita el la originalo je 4a de Novembro 2014. Alirita 1a de Decembro 2014.
  2. "Equatorial Guinea 'stops coup attempt by mercenaries'", BBC News, 3a de Januaro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Por plia legado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]