Rod Blagojevich
Milorad "Rod" R. BLAGOJEVICH (en la IFA /bləˈɡɔɪəvɪtʃ/), naskita la 10-an de decembro 1956, estas usona politikisto de la ŝtato Ilinojso. Blagojevich estis la ŝtatestro de Ilinojso kaj antaŭe reprezentis partojn de Ĉikago en la usona Domo de Reprezentantoj. Li estas la dua serba-usonano elektiĝi kiel gubernatoro de ajna ŝtato en Usono, post George Voinovich de Ohio.
Blagojevich estis la unua demokrato elektita kiel gubernatoro de Illinois en 30 jaroj (depost Daniel Walker en 1972). Blagojevich ofte estas kontraŭita de membroj de sia partio (kiu estras la Ĝeneralan Asembleon de Illinois) kaj tial frontas malfacilecon kiam li klopodas pasigi leĝon aŭ ŝtatan buĝeton. Li estas la celo de multaj federalaj enketoj kaj havas historie malaltan publikan aprobnivelon. La pertelefona publikonpinienketa firmo Rasmussen donis al li la titolon de "La Plej Malpopulara Gubernatoro en Usono".
La 9-an de decembro 2008, agentoj de la FBI arestis lin kaj asertis, ke li estas kulpa de diversaj krimoj, ligitaj al lia leĝa privilegio anstataŭigi la seĝon de Barack Obama en la senato.