Saltu al enhavo

Rod Blagojevich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rod Blagojevich
Persona informo
Rod Blagojevich
Naskiĝo 10-a de decembro 1956
en Usono Ĉikago, Ilinojo, Usono
Religio Serba Ortodoksa Eklezio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Nordokcidenta Universitato
universitato Pepperdine
Partio Demokrata
Subskribo Rod Blagojevich
Familio
Edz(in)o Patricia Mell Blagojevich
Infanoj Amy Blagojevich
Anne Blagojevich
Profesio
Okupo advokato
Laborkampo limigo de pafiloj Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
40-a Guberniestro de Ilinojso
Dum 13-a de januaro 200329-a de januaro 2009
Antaŭulo George Ryan
Sekvanto Pat Quinn
Usona Domo de Reprezentantoj
Dum 3-a de januaro 19973-a de januaro 2003
Antaŭulo Michael Patrick Flanagan
Sekvanto Rahm Emanuel
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Milorad "Rod" R. BLAGOJEVICH (prononco laŭ la IFA /bləˈɡɔɪəvɪtʃ/), naskita la 10-an de decembro 1956, estas usona politikisto de la subŝtato Ilinojso. Blagojevich estis la guberniestro de Ilinojso kaj antaŭe reprezentis partojn de Ĉikago en la usona Domo de Reprezentantoj. Li estas la dua serba-usonano kiu elektiĝis kiel guberniestro de ajna subŝtato en Usono, post George Voinovich de Ohio.

Blagojevich estis la unua demokrato elektita kiel guberniestro de Ilinojso en 30 jaroj (depost Daniel Walker en 1972). Blagojevich ofte estas kontraŭita de membroj de sia partio (kiu estras la Ĝeneralan Asembleon de Ilinojso) kaj tial frontas malfacilecon kiam li klopodas pasigi leĝon aŭ ŝtatan buĝeton. Li estas la celo de multaj federalaj enketoj kaj havas historie malaltan publikan aprobnivelon. La pertelefona publikonpinienketa firmo Rasmussen donis al li la titolon de "La plej mlpopulara guberniestro en Usono".

La 9-an de decembro 2008, agentoj de la FBI arestis lin kaj asertis, ke li estas kulpa de diversaj krimoj, ligitaj al lia leĝa privilegio anstataŭigi la seĝon de Barack Obama en la senato.