Anselmo de Canterbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Anselmo de Canterbury
ĉefepiskopo de Canterbury
Anselmo: portreto fare de nekonata pentristo
Anselmo: portreto fare de nekonata pentristo
Regado 1093 ĝis 1109
Persona informo
Anselmus Cantuariensis
Anselme de Cantorbéry
Naskiĝo 1033
en Aosto
Morto 21-an de aprilo 1109 (1109-04-21)
en Canterbury
Tombo Katedralo de Canterbury vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo filozofo • teologo • romkatolika sacerdoto • ĉefepiskopoverkisto vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en Abatejo de Viroj (Caen)Abatejo BecKatedralo de CanterburyLiono vd
Verkado
Verkoj Kial Dio Estiĝis Homo? ❦
Monologion ❦
Proslogion vd
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Kanonizo 1494 de papo Aleksandro la 6-a
Festotago 21-a de aprilo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Anselmo (n. 1033, m. la 21-an de aprilo 1109) estis filozofo, teologo, kaj ĉefepiskopo de Canterbury de 1093 ĝis 1109.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Aosta en la tiama regno de Burgundio (nun en norda Italio). Lia patro Gundulph estis riĉa nobelo kaj iom severa; lia patrino Ermenberga estis pia kaj zorge instruis Anselmon pri religio.

Kiam li havis dek kvin jarojn li deziris eniri monaĥejon sed lia patro malpermesis. Rezultis malsano, post kiam li forlasis siajn studojn. Lia patrino mortis kaj lia patro iĝis eĉ pli severa. En 1059 Anselmo forlasis la familian domon, transiris la Alpojn, kaj vagadis tra Burgundio kaj Francio. Altirata de la famo de Lanfranc (tiutempe prioro de Abatejo Bec), li iris al Normandio, kie, post iomete da tempo, li eniris la abatejon.

En 1063 Lanfranc iĝis abato de Caen, kaj la monaĥoj de Bec nomumis Anselmon prioro. En 1079, kiam Abato Herluin (militisto-monaĥo kiu fondis Bec) mortis, Anselmo iĝis abato. Rapide Bec iĝis grava centro de klereco. Anselmo mem komencis filozofajn verkojn.

Post la normanda kapto de Anglio, Bec akiris vastajn bienojn en tiu lando, kaj de tempo al tempo Anselmo devis viziti ilin. Tie li altiris la favoron de la popolo pro sia mildeco kaj sia rekteco. Lanfranc, kiu estis ĉefepiskopo de Canterbury ekde 1070, mortis en 1089 kaj multaj konsideris Anselmon lia plej taŭga sekvanto. Tamen Vilhelmo la 2-a (Anglio) ne nomumis iun ajn: anstataŭe, li forprenis la enspezojn de la ĉefdiocezo. En 1092 Anselmo, pro invito de Hugo (1-a Grafo de Chester), transiris la Manikon al Anglio. Tie Vilhelmo la 2-a malpermesis lian reiron al Normandio. La sekvantan jaron Vilhelmo grave malsanis, kaj, kredante ke tio estis Dia puno pro tio ke li ne nomumis iun ajn ĉefepiskopo de Canterbury, decidis ke li ja nomumos Anselmon. Tiu tamen rezistis, dezirante la pli trankvilan vivon de klerulo, sed fine la reĝon devigis lin akcepti. Li konsekriĝis en 1093. Antaŭ akcepti, tamen, Anselmo postulis du kondiĉojn: ke Vilhelmo redonu la enspezojn de la ĉefdiocezo (nur parte la reĝo faris tion); kaj ke li agnosku Urbanon la 2-a kiel papo, ne la kontraŭpapon Klementon la 3-an.

Konfliktoj kun anglaj reĝoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ ekleziaj reguloj, Anselmo devis ricevi la paliumon de la papo. Tial li petis reĝan permeson iri al Romo. Vilhelmo malpermesis, ĉar li deziris limigi la potencon kaj rajtojn de la papo en Anglio. Konsilio de ekleziuloj kaj nobeloj konsilis al Anselmo ne insisti, sed li restis firma. Dume Vilhelmo sendis mision al la papo por agnoski lin kaj oni persvadis tiun sendi legaton kun la paliumo al Anglio. Por ke Anselmo ne ricevu la paliumon de la reĝo, oni metis ĝin sur la altaron de Katedralo Canterbury.

Baldaŭ la interrilatoj de Anselmo kaj Vilhelmo denove malboniĝis. Li decidis iri al Romo por konsulti la papon. Tre senentuziasme la reĝo permesis la vojaĝon, kaj en oktobro 1097 Anselmo eliris de Anglio. Tuj Vilhelmo forprenis la enspezojn de la ĉefdiocezo, kiujn li retenis ĝis sia morto. Papo Urbano ricevis Anselmon kun honoro sed decidis ne subteni lin en lia konflikto kun Vilhelmo.

Dum eklezia konsilio ĉe Bari, Anselmo defendis romkatolikan doktrinon pri la sankta spirito kontraŭ la ortodoksa eklezio. Poste li verkis religian traktaton, Cur Deus Homo.

Kiam Anselmo deziris reveni en Anglion, Vilhelmo elbaris lin.

En 1100 mortis Vilhelmo la 2-a, kaj Henriko la 1-a reĝiĝis. Henriko invitis Anselmon reveni al Anglio, kondiĉe ke li ricevu de la reĝo sian postenon de ĉefepiskopo. Tio kontraŭis ekleziajn regulojn, kaj Anselmo rifuzis. En tio la papo (nun Paskalo la 2-a) subtenis lin. Henriko ne ŝanĝis sian politikon. En 1103 Anselmo kaj reĝa delegito iris al Romo, kie denove la papo insistis ke oni sekvu la regulojn de la eklezio. La papo ekskomunikis ĉiujn kiuj ne faris tion, krom Henriko mem. Sed Henriko neflekseblis, kaj malpermesis la revenon de Anselmo al Anglio. Anselmo iris al Lyon. En 1105 Papo Paskalo la 2-a ekskomunikis ankaŭ Henrikon mem. La sekvantan jaron la reĝo fine permesis Anselmon reveni en Anglion, kie li ĉesigis la ekskomunikadon. En 1107 estis kompromiso: Henriko konsentis ke li ne investu episkopojn kaj ĉefepiskopojn, sed li retenis la rajton postuli omaĝon por la bienoj de tiuj postenoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Anselmo estis klera filozofo pri la kristana teologio. Li esploris aparte la interrilatojn de racio kaj religio. En De Veritate (Pri la Vero), li asertis ke estis Absoluta Vero - Dio - de kiu ĉiuj aliaj veroj devenis. Li klopodis evoluigi pruvon de la ekzisto de Dio, kaj elmontri la raciajn bazojn de la doktrinoj de la Triunuo kaj la Dia kreado de la mondo. Li ankaŭ verkis preĝojn kaj religiajn meditojn.

Kanonizo[redakti | redakti fonton]

En 1494 Papo Aleksandro la 6-a kanonizis Anselmon. Lia memortago estas la 21-a de aprilo.

En 1720 Papo Klemento la 11-a deklaris lin "Doktoro de la Eklezio", t.e. inter la homoj kiuj grave kontribuis al la eklezio, aparte en la doktrinaj kaj teologiaj kampoj.