John Dee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Dee
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1527 (1527-07-13)
en Londono
Morto 30-an de novembro 1608 (1608-11-30) (81-jaraĝa)
en Mortlake
Lingvoj latinaangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Trinity CollegeSt John's College • Malnova universitato de Loveno
Memorigilo John Dee
Familio
Patro Roland ap Bedo ap Dafydd Ddû ap John Dee
Patrino Jane ferch William Wilde
Edz(in)o Jane Dee
Infano Arthur Dee
Okupo
Okupo filozofo • matematikisto • astronomo • astrologo • geografokartografoskribisto
vdr
portreto de John Dee (16-a jarcento), artisto nekonata. Laŭdire ĝi montras la portretaton en aĝo de 67 jaroj. La bildo apartenis al lia nepo Rowland Dee kaj pli poste al Elias Ashmole, kiu heredigis ĝin al la universitato de Oksfordo.

D-ro John DEE (naskiĝis la 13-an de julio 1527 en Londono; mortis dum 1608 en Mortlake, Surrey, intertempe sudorienta urboparto de Londono) estis konata angla matematikisto, astronomo, astrologo, geografo, mistikisto kaj konsilisto de la angla reĝino Elizabeto la 1-a.

Li dediĉis grandan parton de sia vivo ankaŭ al la alĥemio, al aŭgurado kaj al la hermetika filozofio.

Dee staris inter la "mondoj" de scienco kaj magio, en epoko kiam ili en la mezepoka Eŭropo ĵus iĝis diferencigeblaj. Mem unu el la plej grandaj kleruloj de sia jarcento, John Dee jam en juna aĝo prelegis en je aŭskultantoj plenegaj salonoj de la Universitato de Parizo. Li estis pasia subtenanto de la matematiko, respektata astronomo kaj gvida eksperto pri navigado, kaj edukis multajn el la navigistoj kiuj poste realigis malkovrajn ŝipajn ekspediciojn de Anglio al en Eŭropo ĝis nun nekonataj mondopartoj.

En unu el pluraj verkoj, kiujn li skribis dum la 1580-aj jaroj, por kuraĝigi britajn malkovrajn ekspediciojn trovi la nordokcidentan pasejon inter Anglio kaj Nordameriko, John Dee kreis la terminon "Brita Imperio".

Samtempe li tre profundiĝis en la magion de kristanaj kaj judaj radikoj, en astrologion kaj hermetikan filozofion. Fakte li dediĉis la lastan trionon de sia vivo preskaŭ ekskluzive al la penoj ekkontakti anĝelojn, en la deziro tiel lerni pri la universala lingvo de la kreo de la mondo. Estante ano de la novplatonismo de la renesanca filozofo Marsilio Ficino, por John Dee matematikaj esploroj kaj eksperimentoj pri hermetika magio kaj aŭgurado ne estis kontrasto, sed li rigardis tiujn aktivecojn diversaj aspektoj de unueca mondkoncepto kun la sama tasko: la serĉo de transcendenta kompreno de la diaj ideoj, kiuj estas la fundamento de la videbla kosmo.

Pro sia statuso kiel respektata klerulo, John Dee ankaŭ povis ludi gravan rolon en la politiko de la elizabeta epoko: De tempo al tempo, li estis konsilisto kaj instruisto de la angla reĝino Elizabeto la 1-a, kaj havis rilatojn kun du gvidaj ministroj de ŝi, Francis Walsingham kaj William Cecil. Laŭ la kleruloj Frances Yates kaj Peter French, li dum sia vivo posedis la plej grandan bibliotekon de Anglio, kaj unu el la plej grandaj de Eŭropo.

John Dee en la literaturo[redakti | redakti fonton]

John Dee kaj Edward Kelley alvokas spiriton

Laŭdire, John Dee al la dramisto William Shakespeare servis kiel modelo por la figuro de Prospero en la dramo „La ventego“. En la romano „La pendolo de Foucault“ de Umberto Eco la figuro de John Dee havas apartan signifon, kaj en la romano „Maxie’s Demon“ de Michael Scott Rohan li eĉ estas inter la ĉefaj figuroj. Al la verkistino Mary Hoffman, John Dee servis kiel modelo por la rolo de la naturfilozofo William Dethridge en la trilogio „Stravaganza“. La verkisto Gustav Meyrink interpretis la vivon de John Dee en sia esoterisma romano „La anĝelo de la okcidenta fenestro“ en nekutima maniero. Laŭ verko de H. P. Lovecraft John Dee estis tiu, kiu tradukis la (fikcian) legendan libron „Necronomicon“ al la angla lingvo.

En la verko "Savu la Rondmondon" de Terry Pratchett, Ian Stewart kaj Jack Cohen, la "sorĉistoj de la nevidebla universitato" venis tra la biblioteko de John Dee, mistere ligita kun la "Diskomondo", en nian mondon por protekti la teranojn kontraŭ la influo de elfoj. En la romana serio de la irlanda verkisto Michael Scott pri la "senmorta alĥemiisto", John Dee estas la kontraŭulo de la legenda alĥemiisto Nicolas Flamel. Ankaŭ en modernaj germanlingvaj serioj de romanoj, ekzemple de la verkisto Christoph Marzi, John Dee havas centran rolon. En la plejmulto de la menciitaj romanoj oni postulas, ke John Dee neniam mortis kaj ke li plu aktive influas la mondon post la 16-a jarcento ĝis hodiaŭ.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]