Golfejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
golfejo Son Termen, insulo Majorko, Hispanio
Tipaj elementoj de unu truo de golfejo: 1=Startejo, 2=Fronta akvo-malhelpaĵo (rivereto), 3=Densaĵo, 4=Ekster limoj, 5=Sablujo, 6=Akvo-malhelpaĵo (lageto), 7= Ĉefa vojo, 8=Verdejo, 9=Flago, 10=Truo
elaera bildo de la golfejo Tuniberg apud Frajburgo, Germanio
golfejo en la ŝtato Goao de Barato

Golfejo estas natura areo, en kiu praktikiĝas la sporto golfo. Do temas pri aparta speco de sportejo. Kutime temas pri parka pejzaĝo konceptita fare de golfa arkitekto. Esencaj partoj estas ekbatejoj, parkaj padoj kaj "verdejoj" kun po unu golfeja truo, kiu – videbligite per stango kaj flageto – estu la celo de la golfaj pilkoj. La kernaj partoj de la teritorio konsistas el ofte tondita herbejo, kaj al tio aldoniĝas parkaj arbustoj kaj arboj, truoj plenigitaj per sablo, akvaj "malhelpaĵoj" (lagetoj kaj rojoj) kaj krome ĉirkaŭa neflegita tereno.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Dum la 19-a jarcento, kiam en Anglio ekestis la sporto golfo, en la angla lingvo ankoraŭ ne ekzistis la vorto „golf course“, ke kiu devenis la nomigoj en aliaj naciaj lingvoj, kiuj parolas pri "golfejo", "golfludejo", "golfa tereno", "golfa kampo", "golfa spaco", aŭ "golfa vojejo". Anstataŭe oni origine diferencigis inter "Links", golfejoj ĉe la marbordo, kaj "Greens", golfejoj for de la maro, kiuj komence rigardiĝis malpli valoraj kaj malpli aprezataj. Ĉar marborda teritorio ne haveblis en sufiĉa kvanto, konstruiĝis pli kaj pli da altkvalitaj golfejoj for de la marbordoj kaj iam oni per la vortoj „golfing course“ kaj pli poste „golf course“ trovis ĝeneralan terminon.[1] La vorto "greens" simple signifas "verdejoj", sed la etimologio de la vorto "links" ("ligiloj") ne tute klaras: Probable oni konsideris la origine "senvalorajn" dunajn sablejojn "ligilo" inter la ĉemara plaĝo kaj la agrikulture "valora" teritorio pli for de la plaĝo, kie troveblis kampoj, arbaroj, loĝlokoj kaj stratoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistiko de la ĵurnalo Golf Digest de majo 2005, tutmonde ekzistas preskaŭ 32.000 golfejoj. La plej multaj el ili troveblas en Nordameriko, pli ol 17.000 en Usono kaj 2100 en Kanado. Pliaj landoj kun granda kvanto je golfejoj estas Japanio (2440) kaj Aŭstralio (1800).

En Eŭropo la plej multaj golfejoj troveblas en Anglio (1961). Sekvas Germanio (677), Francio (549), Skotio (548), Svedio (451) kaj Irlando (417).[2]

Problemoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar bazo de golfejo estas herbo, kiu en sekaj landoj, kiel en suda Hispanio ne kreskas nature la plej grandan parton de la jaro, tiun herbon oni devas irigacii per akvo kiu ofte estas bezonata en plej grava utilo, ekzemple trinkakvo, agrikulturo ktp. Tio okazigas grandajn disputojn inter la zonoj kiuj ne povas ĝui tiun akvon kaj tiuj kiuj ricevas la turistojn aŭ golfludantojn.

Verdejo sur la golfejo "West Course" , Andrews Air Force Base, Usono
Verdejo sur golfejo sur la Lofoten

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geoffrey S. Cornish, Ronald E. Whitten: The Architects of Golf. HarperCollins, New York 1993. ISBN 0-06-270082-0
  2. Golf Benchmark Survey 2007. KPMG Advisory Ltd., Hungario 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]