Ingibjörg Sólrún Gísladóttir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ingibjörg Sólrún Gísladóttir
Persona informo
Naskiĝo 31-a de decembro 1954
en  Islando
Lingvoj islandaanglafrancadana vd
Ŝtataneco Islando vd
Alma mater Universitato de IslandoUniversitato de Kopenhago vd
Partio Virinpartio, Alianco
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto vd
Eksteraferministro
Dum 24-a de majo 20071-a de februaro 2009
Antaŭulo Valgerður Sverrisdóttir
Sekvanto Össur Skarphéðinsson
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii ŝin oni povas sub ŝia persona nomo Ingibjörg.

Ingibjörg Sólrún Gísladóttir (naskiĝinta la 31-an de decembro 1954) estas islanda politikistino, kiu estis urbestro de Rejkjaviko 1994-2003 kaj oficis de 2006 ĝis 2009 kiel eksteraferministro. Ŝi estas partiestro de la Alianco ekde 2005.

Ingibjörg aktivis en la Virina partio kaj estis parlamentano 1991-1994.

En 1994 la centraj kaj maldekstraj partioj en la rejkjavika urbestraro decidis kunigi en la tiujara voĉdonado por klopodi rompi la preskaŭ seninterrompitan urbestraran plejparton de la Sendependecpartio ekde ĝia ekesto en 1930. Ingibjörg Sólrún Gísladóttir unuanime elektiĝis kiel la urbestra kandidato de la kunlaborantaj partioj. Ŝi estis sukcesa, kaj reelektiĝis en 1998 kaj 2002. Estis ĝenerala opinio ke la populareco de Ingibjörg Sólrún mem tre grave kontribuis al la sukceso de la multpartia kunlaboro.

Kiam ŝi kanditatiĝis kiel parlamentano en 2005 por la intertempe fondita Alianco, ŝi estis devigita rezigni kiel urbestro, ĉar la aliaj partioj partoprenantaj en la urbestra kunlaboro (Progrespartio kaj Maldekstraj verduloj) opiniis ke la urbestro de tiu kunlaboro de tri partioj ne povus esti ano de iu unu de la tri.

Preskaŭ samtempe kun la komenco de la financa krizo en Islando, ŝi diagnostiĝis kun cerba tumoro. Intertempe troviĝis ke temas pri bonema tumoro. Tamen, ŝi decidis ne esti ministro en la mallongtempa registaro de ŝia partio kaj Maldekstraj verduloj (plifruigata parlament-voĉdonado okazos en printempo 2009).

8-a de marto 2009 Ingibjörg anoncis ke ŝi nek volas daŭri sian partiestrecon post la venonta ĉefkunveno de la Alianco (kiam okazos estrarelektoj) fine de marto, nek kandidatiĝas por la parlamentvoĉdonado en la printempo 2009 pro sanaj kialoj. Unu semajno antaŭe ŝi rezistis al premo rezigni kaj ne kandidatiĝi pro la financa krizo, kaj anoncis ke ŝi partoprenos en la enpartia kandidatlistordiga voĉdonado en ŝia elekto-distrikto.