Klemens Jónsson
Etoso
Klemens Jónsson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1862 en Akureyri, Islando, Reĝlando Danio | ||||
Morto | 20-an de julio 1930 (67-jaraĝa) en Rejkjaviko, Reĝlando Islando | ||||
Ŝtataneco | Islando vd | ||||
Partio | Progrespartio | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato vd | ||||
| |||||
Financministro | |||||
Dum | 18-a de aprilo 1923 – 22-a de marto 1924 | ||||
Antaŭulo | Magnús Jónsson | ||||
Sekvanto | Jón Þorláksson | ||||
Laborministro | |||||
Dum | 7-a de marto 1922 – 22-a de marto 1924 | ||||
Antaŭulo | Magnús Guðmundsson | ||||
Sekvanto | Magnús Guðmundsson | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Klemens.
Klemens Jónsson (27-a de aŭgusto 1862 - 20-a de julio 1930) estis islanda oficisto kaj mallongtempa ministro. En la hejmrega tempo (1904-1918), kiam nur estis unu ministro en Islando li estis la plej alta oficisto de la ministrejo.
Post parlamentvoĉdonado en 1922 la registaro de Jón Magnússon perdis sian parlamentan plejparton. Sigurður Eggerz sukcese klopodis fondi registaron kun neŭtralaj oficistoj, kiujn devis akcepti la Progrespartio. Klemens elektiĝis, kune kun Magnús Jónsson. Ambaŭ ne aktivis politike, sed poste aniĝis en la Progrespartio.
Klemens estis bopatro de posta ĉefministro kaj partiestro de la Progrespartio, Tryggvi Þórhallsson.