Manuel José Quintana
Aspekto
Manuel José Quintana | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Manuel José Quintana y Lorenzo | |||||
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1772 en Madrido | ||||
Morto | 11-an de marto 1857 (84-jaraĝa) en Madrido | ||||
Tombo | Almudena Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Salamanko vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Manuel José Quintana y Lorenzo, (naskiĝis en 1772 en Madrido, mortis en 1857 en Madrido) estis hispana verkisto kaj unu el la plej gravaj figuroj de la transiro de la Klerismo al la Romantismo. Li studis juron en la Universitato de Salamanko kaj ekverkis poezion sub la influo de gravaj tiamaj verkistoj kiel Meléndez Valdés, Nicasio Álvarez de Cienfuegos kaj Gaspar Melchor de Jovellanos. Li premieris sian teatraĵon Pelayo (1805) kaj poste estis nomumita cenzuristo de teatro. Aliaj teatraĵoj perdiĝis pro la konfuzo pro la napoleona invado.