Ralph de Gael

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralph de Gael
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1039 (1039-11-30)
en Hereford
Morto 30-an de novembro 1095 (1095-11-30) (56-jaraĝa)
en Proksima Oriento
Familio
Patro Ralph the Staller
Edz(in)o Emma de Guader
Infano Raoul II de Montfort, Lord of Montfort and Gael
Okupo
Okupo militisto
vdr

Ralph de Gael (n. antaŭ 1042, verŝajne en Hereford; m. ĉ.1096) estis grafo de Norfolk kaj Suffolk kaj Lordo de Gaël (en Bretonio) et Montfort.

En 1065 li aniĝis al la armeo de Conan la 2-a (Bretonio) kiam tiu sieĝis Combour. La sekvantan jaron li batalis sub Vilhelmo la Konkerinto ĉe Hastings. En 1069 li forpelis skandinavan armeon kiu invadis East Anglia kaj okupis Norwich: eble pro tio Vilhelmo la Konkerinto nomumis lin grafo de Norfolk kaj Suffolk. Li konstruigis preĝejon en Norwich.

En (aŭ antaŭ) 1075 li edziĝis al Emma de Guader, fratino de Roĝero de Breteuil (2-a grafo de Hereford) kaj filino de Vilhelmo FitzOsbern (1-a grafo de Hereford) kaj Alicio (aŭ Adelisa), filino de Roĝero la 1-a de Tosny, Normandio. Ralph kaj Emma havis filinon, Amice, kiu edziniĝis al Roberto de Beaumont (2-a grafo de Leicester).

Vilhelmo la Konkerinto estis malpermisinta la edziĝon de Ralph kaj Emma. Ralph kaj Roĝero de Breteuil komplotis kaj ribelis, kune kun aliaj nobeloj, kontraŭ Vilhelmo. Inter la ribelantoj estis Waltheof, grafo de Northumbria, kiu forlasis la konspiron kaj malkaŝis la komploton al Lanfranc. La afero fiaskis. Kiam Roĝero penis transiri la riveron Severn kun sia armeo, por kuniĝi kun la soldatoj de Ralph de Gael, li estis haltigata de armeo sub Wulfstan (episkopo de Worcester) kaj lojaloj nobeloj. Proksime al Kembriĝo Ralph de Gael mem renkontis pli fortan armeon sub la soldat-episkopoj Odo de Bayeux kaj Ĝofredo de Montbray (Ĝofredo komandis ke oni fortranĉu la dekstrajn piedojn de la ribelantoj). Ralph retretis al Norwich, postkurata de la reĝa armeo. Li fuĝis al Danio por peti helpon, lasante sian edzinon defendi la kastelon de Norwich. Post iom da tempo estiĝis akordo per kiu Emma kaj ŝiaj sekvantoj devis eliri de Anglio: ŝi kaj Ralh estis senigataj de siaj posedaĵoj en Anglio kaj ŝi iris al sia bieno en Bretonio, kie Ralph aliris al ŝi.

En 1076 Ralph ribelis kontraŭ Hoel la 2-a (Bretonio), kaj estis sieĝata ĉe Dol. Vilhelmo la Konkerinto subtenis Hoel, and Ralph fine eniris pacakordon.

En 1096 Ralph partoprenis la 1-an krucmiliton, akompanata de sia edzino: ambaŭ mortis survoje al Palestino.