Louisa Frederica Adela Schafer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louisa Frederica Adela Schafer
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1865 (1865-02-11)
en Granda Londono
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Louisa Frederica Adela SCHAFERangligite SHAFER [ŜEfer], voknome Adela (naskiĝis la 11-an de februaro 1865 en Londono) estis angla esperantistino, solkantisto kaj lingvoinstruisto.

Schafer multe laboris por Esperanto, aparte ĉe Londona Esperanto-Klubo, ofte aperigante kantojn sub la nomformo Ad. Ŝefer. Schafer ĉeestis plurajn Universalajn Kongresojn, interalie la unuan en Bulonjo.

Schafer estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK) en 1905.[1] Dum la UK en Ĝenevo en 1906, la LK elektis komisionojn por prepari la Akademiajn Korektojn. Al la angla komisiono estis elektitaj "fraŭlino Adela Shafer" kaj la sinjoroj Joseph Rhodes kaj John Ellis. Poste aliĝis ankoraŭ Edward Alfred Millidge.[2]

En la teatraĵo La urso, tradukita de Vasilij Devjatnin kaj prezentita dum 8-a UK en Krakovo en 1912, ŝi ludis la rolon de Elena Ivanovna Popova, vidvino de bienposedanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Shafer verkis: „Tekstaro de Britaj Kantoj“ kaj tradukon de la kanto "How sweet the name of Jesus sounds" en Adoru Kanto n-ro 426. Ankaŭ tri aliaj kantoj ŝiaj estis en Adoru kantante (KELI, 1971).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1914: Kandidatoj al la Lingva Komitato (1914). Ŝefer, L.F. Ad. (Adela Shafer) - Londono. En: Oficiala Gazeto Esperantista (1914) 6:08 (63), p. 181-183.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.
  2. Albault, André. [Komentario pri la] Fundamento de Esperanto. 1963, 1991, 2007 (senŝanĝe), p. 250.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Lingva Komitato en 1907, Adela Schafer estas la unua en la tria vico maldekstre.