Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo
preĝejo
la preĝejo "Kaiser-Wilhelm-Gedächtniskirche"
la preĝejo "Kaiser-Wilhelm-Gedächtniskirche"
la preĝejo "Kaiser-Wilhelm-Gedächtniskirche"
kristana preĝejo • Protestanta kirko [+]
Koordinatoj52° 30′ 17″ N, 13° 20′ 7″ O (mapo)52.50472222222213.335277777778Koordinatoj: 52° 30′ 17″ N, 13° 20′ 7″ O (mapo)

ArkitektoFranz Schwechten

Estiĝo1891

Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo (Berlino)
Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo (Berlino)
DEC
Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo
Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo
Lokigo de Berlino en Germanio

Map
Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo

Vikimedia Komunejo:  Kaiser-Wilhelm-Gedächtniskirche [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la inaŭgura celebraĵo la 1-an de septembro 1895

La Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo (germane Kaiser-Wilhelm-Gedächtnis-Kirche, en neformala lingvouzo mallonge Gedächtniskirche) estas luterana preĝejo en la centro de Berlino, ruiniĝinta dum la Dua Mondmilito kaj intence lasita kiel ruino, kun moderna paroĥa kunvenejo aldonita flanke de la ruino. Ĝi situas sur la placo Breitscheidplatz inter la bulvardo Kurfürstendamm kaj la stratoj Tauentzienstraße kaj Budapester Straße en la urboparto Berlin-Charlottenburg, kiu inter la jaroj 1945 kaj 1990 apartenis al la okcidenta duono de la tiam politike dividita urbo.

La novromanika konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La origina preĝeja konstruaĵo de la luterana urboparta komunumo baziĝis sur programo de la luteranisma preĝejkonstrua asocio (germane evangelischer Kirchenbauverein) en la Germana Regno. Laŭ instigo de la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a, la signifo de la konstruaĵo estis plivastigita je la faceto de memorejo honore al la unua imperiestro de la 19-jarcenta Germana Regno, Vilhelmo la 1-a, patro de Vilhelmo la 2-a.

La tiucele organizitan arkitekturan konkurson gajnis la arkitekto Franz Schwechten, pli posta reĝa konstrua konsilisto, kaj membro de la berlina konstrua akademio. Jam antaŭe la arkitekto pruvis sian talenton en la projektado de la urbocentra stacidomo Anhalter Bahnhof.

Kvankam oficiale daŭre la luteranisma preĝejkonstrua asocio gvidis la konstruon, la oficanta geimperiestra paro plurfoje rekte influis la planadon kaj ripete vizitis la konstruejon. Al la financado la imperiestra familio tamen apenaŭ kontribuis. La konstrukostojn de 6,8 milionoj da oraj regnaj markoj ĉefe portis donacoj de unuopaj personoj kaj la Germana Regno.

La konstruo komenciĝis la 22-an de marto 1891, por memorigi pri la naskiĝtago de la honorato. Jam la 1-an de septembro 1895, memortago de por Prusio sukcesa batalo en la Prusia-Francia Milito de 1870-71, la preĝeja inaŭguro povis esti celebrata.

La arkitekto, kiu naskiĝis en Kolonjo, orientigis sian projekton laŭ la romanikaj preĝejoj de la okcidenta provinco Rejnlando. La nesimetria poziciigo de la preĝejo en la strata reto memorigis pri la katedralo de Bonno, la absido pri la Maria Preĝejo de Gelnhausen en Hesio. La modelado tiom gravis al la arkitekto, ke por la fasado uziĝis kalka sabloŝtono el la rejnlanda mezalta montaro Eifel, kiu ofte uziĝis por mezepokaj preĝejoj en Rejnlando, sed en la orienta provinco Brandenburgio estis komplete fremda.

la preĝejo ĉirkaŭ la jaro 1900

La konstruaĵo kun siaj kvin turoj estis monumente impresa. La parte nuntempe ankoraŭ ekzistanta ĉefa turo kun sia alteco de 113 metroj estis la plej alta turo de la urbo. Laŭ la ekzemplo de la finkonstruita preĝejo, la novromanika stilo ĝis la Unua Mondmilito en la tuta Germana Regno iĝis la plej populara arkitektura stilo.

Pluraj pliaj konstruaĵoj en la rekta ĉirkaŭaĵo intence estis same starigitaj en novromanika stilo, tiel ke la arkitektura kompleto ricevis la nomon "romanika forumo".[1]. Unu ekzemplo inter pluraj estis la, same de Franz Schwechten konstruita "Romanika Kafejo", kiu dum la Dua Mondmilito komplete detruiĝis kaj lasis lokon por la postmilita moderna konstruaĵo "Eŭropo-Centro".

En la urbo Wernigerode en la montaro Harco staras kopio de la preĝejo en skalo 1:10, kiu konsente de la arkitekto post la finkonstruo de la originalo estis starigita.

La interno[redakti | redakti fonton]

La interno estis lukse dekorita. En la nuntempe ankoraŭ videblas antaŭhalo de la malnova preĝejo troviĝis arthistorie valoraj mozaikoj de Hermann Schaper. Por tiu antaŭhalo la skulptisto Adolf Brütt ĝis la jaro 1906 kreis ciklon da reliefoj, kiu unuflanke montris la vivon de la imperiestro Vilhelmo la 1-a, sed aliflanke ankaŭ la prusiajn batalojn kontraŭ la okupo fare de la napoleona armeo komence de la 19-a jarcento kaj la Prusian-Francian Militon de 1870-71.

ruino, 1954

La detruo[redakti | redakti fonton]

Pro la bombaj atakoj de la Aliancanoj kadre de la Dua Mondmilito kontraŭ Berlino, la tiama ĉefurbo de Nazia Germanio, la preĝeja konstruaĵo nokte de la 23-a de novembro 1943 ekbrulis kaj grandparte detruiĝis. La naziaj regantoj fanfaronis rekonstrui la detruitan preĝejon same grande kaj pompe kiom antaŭe, sed post la fino de la Dua Mondmilito la venkintaj Aliancanoj malpli entuziasmis pri rekonstruo – fakte la preĝejo signife respegulis la naciismon kaj ŝovinismon de la prusie dominita Germana Regno, kiun multaj kritikaj observantoj konsideris antaŭŝtupon por la rasismo kaj dekstra ekstremismo de Nazia Germanio. Do la preĝeja ruino restis ruina, kaj nur dum la jaro 1956 la malstabila absido estis malkonstruita, por eviti tragikajn akcidentojn en kazo de neplanitaj partaj kolapsoj.

La postmilita konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Dum marto 1957 la arkitekto Egon Eiermann gajnis arkitekturan konkurson pri la moderna konstruo de nova preĝejo. Lia modelo antaŭvidis kompletan malkonstruon de la ruino favore al tre moderna nova konstruaĵo. La planoj kaŭzis surprize ardan debaton. Multaj germanoj insistis, ke la malbela ruino nepre restu, kiel simbolo de la misgvida germania naciismo, kiu kaŭzis koŝmaran mondmiliton kaj la suferon de multaj milionoj da homoj, kaj fine rezultigis amasan morton, detruon kaj malbelan ruinigon ĉie en Eŭropo. La disputo finiĝis per kompromiso, kiun malvolonte kaj akceptis la arkitekto kaj la kritikaj civitanoj. La 68 metrojn alta ruino de la ĉefa turo restis, konstruteknike sekurigita, kiel kontraŭmilita monumento, ĉirkaŭite de kvarparta ensemblo de modernismaj konstruaĵoj laŭ la modeloj de Egon Eiermann.

la preĝejo dumnokte: la sesangula sonorila turo lumas kvazaŭ lanterno

Okangula preĝeja navo kaj rektangula antaŭhalo ekestis okcidente de la tura ruino, kaj sesangula sonorila turo kun same rektangula kapelo oriente de ĝi. La 17-an de decembro 1961 la preta modernisma preĝejo estis inaŭgurita.

Karakterizaĵo de la novaj konstruaĵoj estas la lumoplenaj muroj, kiuj konsistas el pli ol 20.000 unikaj vitraj venestroj, grandparte en malhelaj bluaj kaj ruĝaj koloroj, kiuj tre kontrastigas helajn partojn, tre akcentitajn per la taga lumo enradianta la konstruaĵojn de ekstere. La franca vitro-artisto Gabriel Loire, kiu konceptis vitrajn murojn kaj vitrajn fenestregojn por proksimume 400 preĝejoj nur en Francio kaj multaj pliaj en aliaj mondaj landoj, preparis ilin en sia metiejo en Chartres. Aparte forta, kolora vitraĵo estis disbatita al malregulaj, etaj partoj, kiuj estis ordigitaj ĝis kvadrataj formoj kaj fiksigitaj en betonaj kadroj. Ĉe la rompejoj de la vitreroj la lumo aldone estas prisme, iom similo al nombrego da juveloj. En Berlino la pretaj kadroj estis konstruitaj en la murojn.

Nokte la interne lumigitaj konstruaĵoj aspektas kvazaŭ koloregaj lanternoj, kaj dumtage ene de la konstruaĵoj dominas la blueca lumo, interrompita de multaj koloraj lumetoj, kvazaŭ oni troviĝus en lumega tropika oceano intense blua, sed plena je koloregaj fiŝetoj kaj koraloj. La dikaj muroj de la centra konstruaĵo forbaras la bruon de la proksimaj, trafikoplenaj stratoj. La tuta ensemblo de la kaj ruina kaj moderna preĝejo intertempe estas monumente protektita, konsideriĝas kaj grava ekzemplo de la postmilita moderna arkitekturo, kaj grava politika monumento kaj unu el la simboloj de Berlino.

La memorhalo[redakti | redakti fonton]

la "najla kruco de Coventry"

La eksa enireja halo de la malnova konstruaĵo dum la jaro 1987, okaze de la 750-jariĝo de Berlino, estis transformita al loko de memoro pri la detruoj dum la Dua Mondmilito. Inter la centraj ekspoziciaĵoj estas la "najla kruco de Coventry". La najloj, el kiu ĝi formiĝis, estas el forbruliĝintaj tegmentaj traboj de la katedralo de Coventry en Anglio, kiu dum la Dua Mondmilito estis detruita per bombaj atakoj de la armeo de Nazia Germanio kaj same intence lasiĝis kiel ruino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

52° 30' 17" norde, 13° 20' 7" oriente Mapo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "romanikaj domoj de Berlino" (teksto germanlingva). Arkivita el la originalo je 2014-04-18. Alirita 2009-05-10.