Marie Gutheil-Schoder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Gutheil-Schoder
Persona informo
Naskonomo Marie Schoder
Naskiĝo 16-an de februaro 1874 (1874-02-16)
en Vajmaro
Morto 4-an de oktobro 1935 (1935-10-04) (61-jaraĝa)
en Ilmenau
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Liszt-muzikaltlernejo vajmara
Familio
Frat(in)o Thilo Schoder
Edz(in)o Franz Xaver Setzer • Gustav Gutheil
Okupo
Okupo operkantisto • muzikinstruisto • reĝisoro
vdr

Marie Gutheil-Schoder (n. 10-an de februaro 1874 en Vajmaro; m. 4-an de oktobro 1935 en Ilmenau, Turingio) estis germana operkantistino. Ŝia voĉregistro estis soprano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Marie Schoder estis filino de gastejestro. Ŝi ricevis ekde 1880 privatan muzikinstruon kaj vizitis la granddukan muziklernejon en Vajmaro. En 1891 ŝi debutis kiel Gabriel en Faust kaj estis ĝis 1900 membro de la Vajmara Kortegopero. Tie okupiĝis pri ŝi Richard Strauss, kiu kun ŝi ekzercis la rolojn de Carmen kaj Mignon, per kiuj ŝi poste famiĝis. Li kunirigis ŝin ankaŭ al Bayreuth, kie ŝi ankoraŭ kantis en la ĥoro. En 1899 ŝi geedziĝis kun Gustav Gutheil, kapelmajstro de la Vajmara Kortegopero, kun kiu ŝi vivis ĝis ties morto en 1914.

Gustav Mahler irigis la kantistinon en 1900 al Vieno ĉe la Kortegoperon, ĉe kiu ŝi restis ĝis 1927 kaj fariĝis prototipo de "pensanta kantistino". Unuafoje ŝi ankoraŭ gastkantis je la 19-a de februaro 1900 la Nedda-n en Pagliacci en Vieno, kiel membro de la opero ŝi debutis la 26-an de majo 1900 per la rolo de Carmen. Ŝiaj plej gravaj ĉefroloj estis tiu de Eva, Pamina, Mignon, Mimi, Oktavian, Elektra, Salome, Martha, Cherubin kaj Donna Elvira. Kiel kantisto de Mozart ŝi estis glorata, grave tamen ankaŭ estis ŝia intereso pri samtempa muziko (ŝi ekz. kantis premieroj de Richard Strauss kaj Arnold Schönberg). En 1920 ŝi edzigis ŝian duan edzon, la fotiston Franz Setzer. En 1925 ŝi fariĝis honormembro de la Viena Ŝtatopero.

Ekde 1927 ĝis 1933 Marie Gutheil-Schoder estis reĝisorino kaj okazigis kursojn en la Mozarteum de Salcburgo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gutheil-Schoder, Maria, Othmar Wessely.
  • L. Andro (= Therese Rie): Marie Gutheil-Schoder. 1923
  • Wilhelm Kosch: Deutsches Theaterlexikon. 1953
  • Hugo Riemann: Riemann Musiklexikon. Mainz 1959-61
  • Felix Czeile: Historisches Lexikon Wien Bd. 2. Kremayr & Scheriau, Wien 1993

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]