Viktor Kudrjavcev
Etoso
Viktor Kudrjavcev | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1957 |
Morto | 1-an de aprilo 2014 (56-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto inĝeniero |
Viktor Kudrjavcev (ruse Виктор Кудрявцев, naskiĝinta la 8-an de oktobro 1957, mortinta la 1-an de aprilo 2014) laŭprofesie estis inĝeniero pri elektro-mekanikaĵoj. Li estis sovetia kaj rusia esperantisto, redaktoro de revuo Komencanto (1998-2014) kaj prizorganto de Universala Koresponda Servo, UKS.
Interalie, li partoprenis la kompiladon de sespaĝa Katalogo de Esperantaj kaj Interlingvistikaj Libroj el Ruslando kaj Sovetunio, eldonita en 1986 (Sverdlovsk: Kolektiva Esperanta Biblioteko, eldonejo Sezonoj), kaj kuntradukis la verkaĵojn
- Sveda alumeto (origine ruse Шведская спичка), novelaro de Anton Ĉeĥov. (Sverdlovsk: Sezonoj, 140 paĝoj — (Serio Rusa literaturo, volumo 1) 1991.
- Unua amo (origine ruse Первая любовь), novelo de Ivan Turgenev. (Jekaterinburg: Sezonoj, 72 paĝoj — Serio Rusa literaturo; volumo 2) 1993.
- Ĉeriza ĝardeno (origine ruse Вишнёвый сад), rakontoj, noveloj kaj dramoj de Anton Ĉeĥov. (Kaliningrado: Sezonoj, 352 paĝoj — Serio Rusa literaturo; volumo 10) 2004. Li tradukis novelon Ĝojo.