Romano Grinŝpan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romano Grinŝpan
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
La kovrilpaĝo de 20 humuraj versaĵoj kun dediĉo de la aŭtoro

Romano Grinŝpan (ruse Роман Гриншпан) estas sovetia esperantisto. Li estas aŭtoro kaj tradukisto el rusa lingvo.

  • Sen kompliko sen koliko Esperanta gramatiko. Romano Grinŝpan. Lerniloj, vortaroj / internacia. Panevėžio spaustuvė, Panevėžys, Litovio. 2001. 40 paĝoj. Klarigo: Spritaj versaĵoj por transdoni gramatikajn sciojn.
  • 20 humuraj versaĵoj (libro).
  • tradukis kantojn por Timur kaj lia taĉmento.
  • Ok fabeloj de Kornej Ĉukovskij, kolekto de ok porinfanaj poemoj, verkitaj en la 1920-aj jaroj kaj esperantlingve eldonita fare de la asocio "Verda Stelo", Jablonovka, Polio, 1970: Blatego (Тараканище), Ajdoloro (Айболит), Konfuzo (Путаница), Lavughistruo (Мойдодыр, pri fikcia eta knabo kiu ne volas lavi sin), Muŝo-Zumobuŝo (Муха-Цокотуха), Telefono (Телефон), Fedorina ĉagreno (Федорино горе), Barmalano (Бармалей, pri fikcia pirato). La poemoj en Sovetunio estis tre konataj, interalie pro adaptoj en multe montrataj animaciaj filmoj, kaj konsideriĝas tipaj ekzemploj de sovetunia kulturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]