Adolf Mayer
Adolf Mayer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Adolf Eduard Mayer |
Aliaj nomoj | Maydolf |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1843 en Oldenburgo |
Morto | 25-an de decembro 1942 (99-jaraĝa) en Heidelberg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germana Regno |
Alma mater | Instituto de Teknologio Karlsruhe Universitato de Hajdelbergo |
Familio | |
Patro | Karl August Mayer (en) |
Parencoj | Leopold Gmelin (avo) |
Okupo | |
Okupo | biokemiisto virusologo botanikisto soldato universitata instruisto militisto kemiisto agronomo |
Adolf Eduard MAYER [ma:jer] (9-an de aŭgusto 1843 en Oldenburg - 25-an de decembro 1942 en Heidelberg) estis germana agrikultura apotekisto kaj direktoro de la Agrikultura Eksperimento-Stacio ĉe Wageningen en Nederlando.
Li estis petita 1879 por studi strangan malsanon de tabako. Li estas la unua persono kiu transdonis tabakmozaikviruson, infektante per senbakteria ekstrakto alian planton. Tiutempe, oni ne konis la viruson , tiel oni supozis, ke la malsano disvastiĝas per tre malgrandaj bakterioj aŭ toksinoj, kvankam pli postaj eksperimentoj de sciencistoj kiel ekzemple Dmitrij Ivanovskij, Beijerinck kaj Stanley montris ke tio ne estis la kazo. Mayer publikigis artikolon en 1886 priskribante la malsanon kaj ĝiajn simptomojn en detalo. Li estas konsiderita unu el la patroj de moderna virusologio.