El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serdar TAŞÇI (naskiĝis la 24-an de aprilo 1987(nun 1987-04-24) en Esslingen, do nun 37-aĝa), foje ankaŭ literumita Serdar Tasci, estas turkdevena germana futbalisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Inter alie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "5".