El Vikipedio, la libera enciklopedio
Per Mertesacker (naskiĝis la 29-an de septembro 1984 en Hanovro) estas germana futbalisto. La sportisto interalie estis membro de la germana nacia teamo de futbalo dum la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2006, la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2010. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "17". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero.