Matthias Ginter

Matthias Ginter (naskiĝis la 19-an de januaro 1994 en Freiburg im Breisgau, do nun 28-aĝa) estas germana futbalisto, kutime aktiva en la pozicio de defendisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Inter alie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, kaj pri la Futbala Mondpokalo 2018. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 kaj de 2018 rekoneblis per la ĉemiza numero "3". Klube li laŭ stato de somero 2014 membras en la teamo de SC Freiburg, la gvida futbala unuiĝo de lia naskiĝurbo.
|
|