Jamal Musiala - naskiĝis la 26-an de februaro2003 (nun 2003-02-26) en Stutgarto, do nun 23-jara - estas german-angla profesia futbalisto, kiu havas germanan patrinon ankaŭ kun iom da polaj familiaj radikoj kaj niĝerian patron, kiu havas ankaŭ britan civitanecon - sekve ankaŭ Jamal havas kaj germanan kaj britan civitanecon. Ekde la jaro 2021 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2016 (en aĝo de 13 jaroj) ĝis 2020 (en aĝo de 17 jaroj) li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-15-, sub-16-, sub-17- kaj sub-21-jaruloj de la angla federacio kaj en 2018 ankaŭ membris en la teamo de sub-16-jaruloj de la germana federacio. Tuj en la unua jaro en la vira germana nacia teamo de futbalo, ĵus 18-jariĝinte, li partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021, sekvajare en la Futbala Mondpokalo 2022, kaj plu interalie partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio. En ties matĉoj li rekoneblas per la ĉemiza numero "10" - ĉemiza numero kiun li jam kutime havis en la junulaj naciaj elektoj de la angla federacio.
Ekster konkursoj de naciaj teamoj li ektrejniĝis kiel 5- ĝis 8-jaruloj inter 2008 kaj 2010 en Fulda, ĝis la familio translokiĝis al Britio, sekve li en 2010-2011 membris en infana teamo de la klubo Southampton FC kaj de 2011-2019 en infana teamo de la klubo Chelsea FC. En somero 2019 li 16-jara membriĝis en la futbalklubo Bayern München, kie li en 2020 iĝis profesia futbalisto en la unua vira teamo. Ĝenerale li agas en la pozicio de atakanta mezkampulo.