Saltu al enhavo

Chris Führich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chris Führich
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1998 (1998-01-09) (28-jaraĝa)
en Castrop-Rauxel
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto (mezkampulo) en la
vdr

Chris Führich - [kris FYːrih], naskiĝis la  9-an de januaro 1998 en Castrop-Rauxel [kastrop-RAŬksl] apud Recklinghausen [reklingHAŬzn] en la forte industriigita Ruhr-regiono, do nun 28-jara - estas germana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2023 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "11". Ekster konkursoj de naciaj teamoj li ekde 2017 estas profesia futbalisto kaj ekde 2021 membras en la unua vira teamo de la futbalklubo VfB Stuttgart. Ĝenerale li agas en la pozicio de mezkampulo.

Chris Führich en 2018, reprezente de la kluba teamo 1. FC Köln