Niclas Füllkrug
Aspekto
| Niclas Füllkrug | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 9-an de februaro 1993 (33-jaraĝa) en Hanovro, |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo |
|
Niclas FÜLLKRUG (naskiĝis la 9-an de februaro 1993 en Hanovro, do nun 33-jara) estas germana profesia futbalisto.

Niclas Füllkrug en 2012
Ekde la jaro 2022 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaroj 2010 ĝis 2014 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-18-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj. Li interalie partoprenas kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "9". Ekster konkursoj de naciaj teamoj li ekde 2023 estas en la unua vira teamo de la futbalklubo Borussia Dortmund. Ĝenerale li agas en la pozicio de avanulo.
| ||||||

