Oliver Baumann
| Oliver Baumann | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 2-an de junio 1990 (36-jaraĝa) en Breisach |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo |
|
Oliver Baumann - prononco [Oliva BAŬman], naskiĝis la 2-an de junio 1990 en Breisach, do nun 36-jara - estas germana profesia futbalisto en la pozicio de golulo.

Ekde la jaro 2020 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaroj 2008 ĝis 2013 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-18-, sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj. Li interalie partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio kaj en la Futbala Mondpokalo 2026 en Norda Ameriko - en ĉiuj matĉoj de lanacia teamo li ĝis nun rekoneblas per la ĉemiza numero "12". Ekster konkursoj de naciaj teamoj li ekde 2009 estas profesia futbalisto kaj ekde 2014 membras en la unua vira teamo de la futbalklubo TSG Hoffenheim.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||
| ||||||

