Saltu al enhavo

Deniz Undav

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deniz Undav
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1996 (1996-07-19) (28-jaraĝa)
en Varel
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto (mezkampulo) en la
vdr

Deniz Undav - naskiĝis la  19-an de julio 1996(nun 1996-07-19) en Varel, Malsupra Saksio, do nun 28-jara - estas germana profesia futbalisto. La familio havas kurdajn jezidajn radikojn kaj origine estas el Viranşehir, (kurde Wêranşar) en la provinco Şanlıurfa de sudorienta Turkio, proksime al la siria limo; la patrino havas sirian pasporton. En infanĝardena aĝo li kun la familio translokiĝis al Achim, antaŭurbo de Bremeno, kie la pasigis la lernejajn jarojn kaj ekde la 6-a vivjaro en 2002 futbalis en infana teamo de Achim, poste de 2007 ĝis 2012 en infana teamo de la klubo Werder Bremen kaj plu en junularaj teamoj. Ekde la jaro 2015 li estas profesia futbalisto kaj ekde 2024 estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenas kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "26".

aŭgust2 2020 kiel teamano de la belga klubo Union-Saint-Gilloise