Robin Koch
| Robin Koch | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Robin Leon Koch |
| Naskiĝo | 17-an de julio 1996 (30-jaraĝa) en Kaiserslautern |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Familio | |
| Patro | Harry Koch |
| Okupo | |
| Okupo |
|
Robin Koch - prononco [RObin KOĤ], naskiĝis la 17-an de julio 1996 en Kaiserslautern, do nun 30-jara - estas germana profesia futbalisto en la pozicio de centra defendulo aŭ arierulo. Ekde la jaro 2019 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaroj 2018 ĝis 2019 li partoprenis en la nacia teamo de sub-21-jaruloj. Krome li ekde 2024 apartenas al la unua vira teamo de la futbalklubo Eintracht Frankfurt. Li interalie partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 organizita dise en Eŭropo kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "24".
La patro Harry Koch same de 1988 ĝis 2006 estis profesia futbalisto kaj nun aktivas kiel futbala trejnisto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]ĉiufoje kun foto, kio aparte gravas ĉar fotoj en la vikimedia komunejo ĝis somero 2026 tute mankas
- informoj en la datumaro de la retejo weltfussball.de (germane)
- informoj en la datumaro de la retejo transfermarkt.de (germane)
- informoj en la datumaro de la retejo kicker.de (germane)
- intervjuo kaj ĵurnalisma prezento de li en la magazino Der Spiegel de 2020 (germane)
| ||||||
| ||||||

