Saltu al enhavo

Robin Gosens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robin Gosens
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1994 (1994-07-05) (29-jaraĝa)
en Emmerich am Rhein
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto (flanda defendulo) en la
vdr

Robin Gosens - prononco [RObin GO:zens], aŭ je plana nomo Robin Everardus Gosens, naskiĝis la  5-an de julio 1994(nun 1994-07-05) en Emmerich am Rhein en la pejzaĝo Malalta Rejno de Nordrejn-Vestfalio, rekte ĉe la limo al Nederlando, do nun 29-jara - estas germana-nederlanda profesia futbalisto. De la jaro 2020 ĝis 2023 li estis membro de la vira germana nacia teamo de futbalo. En grandaj turniroj li nur partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 en Japanio, pro la kronvirusa pandemio ŝovita ĉi tien de la antaŭa jaro kaj okazigita sub nekutime severaj cirkonstancoj, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "20".

Fono[redakti | redakti fonton]

Gosens naskiĝis en la germana urbeto Emmerich am Rhein rekte ĉe la nederlanda limo kaj kreskis en la urbodistrikto Elten, je tri flankoj ĉirkaŭita je nederlanda teritorio.[1] Elten estis sub nederlanda administrado de 1949 ĝis 1963 kaj poste revenis al Germanio. Tamen, multaj el la pli maljunaj loĝantoj de Elten daŭre havas la naciecon de la najbara lando kaj ankaŭ la patro de Gosens estas nederlanda civitano. Laŭ siaj propraj deklaroj, li estas nur "papera nederlandano", "germaniĝis" kaj havas "fakte malmulte da rilato" al Nederlando. Tamen, la filo pasigis parton de siaj adoleskulaj jaroj kaj ankaŭ kiel juna plenkreskulo en futbalaj teamoj de proksima nNederlando, interalie de la urbo Arnhem.

En 2023, Gosens sukcese kompletigis kvarjaran studadon en psikologio ĉe la distanca altlernejo Baden-Virtembergo kun la akademia grado de bakalaŭro pri Scienco. Liaj specialaĵoj estis en klinika kaj rehabilitiga psikologio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

en matĉo de FK Salcburgo kontraŭ Inter Milano en 2023
jen vigla matĉa sceno, Robin Gosens rekte malantaŭ la pilko