Christian Günter - naskiĝis la 28-an de februaro1993 (nun 1993-02-28) en Villingen-Schwenningen en la Nigra Arbaro, do nun 31-jara - estas germana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2014 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, dum kiam li ankaŭ partoprenis en la naciaj teamoj de sub-20-jaruloj en 2013–2014 kaj de sub-21-jaruloj en 2014–2015. Li interalie partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2022, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "20".