Shkodran Mustafi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shkodran Mustafi
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1992 (1992-04-17) (31-jaraĝa)
en Bad Hersfeld
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Shkodran Mustafi estas germana futbalisto de albania familia deveno. Li naskiĝis la  17-an de aprilo 1992(nun 1992-04-17) en Bad Hersfeld, do nun estas 31-jara. Ekde junio 2014 li estas membro de la germana nacia teamo de futbalo, lastmomente anstataŭigante la vunditan futbaliston Marco Reus. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014, kun la teamo gajnis la pokalon, kaj ankaŭ partoprenis la matĉojn de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016.

Antaŭ la aktivado en la vira nacia teamo li laŭ sia tiutempa aĝo ekde la jaro 2007 jam membris en la naciaj teamoj de sub-16-, sub-17-, sub-18-, sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj.

Shkodran Mustafi en 2011